Medio Cudeyo [medjokuDEjo] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (Hispanio). Ĝi situas en la historia distrikto Trasmiera.

Medio Cudeyo
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio]
Distrikto Trasmiera
Poŝtkodo 39...
Retpaĝaro Loka registaro
Demografio
Loĝantaro 7,598  (2013)
Loĝdenso 283,51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 23′ N, 3° 44′ U (mapo)43.381388888889-3.7316666666667Koordinatoj: 43° 23′ N, 3° 44′ U (mapo)
Alto 70 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 26.8 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Medio Cudeyo (Kantabrio)
Medio Cudeyo (Kantabrio)
DEC
Medio Cudeyo
Medio Cudeyo
Situo de Medio Cudeyo
Medio Cudeyo (Hispanio)
Medio Cudeyo (Hispanio)
DEC
Medio Cudeyo
Medio Cudeyo
Situo de Medio Cudeyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Medio Cudeyo [+]
vdr

Situo redakti

Medio Cudeyo situas 15 km for de la regiona ĉefurbo Santandero. Ties samlimaj municipoj estas: Marina de Cudeyo (norde), Entrambasaguas (oriente), Liérganes kaj Riotuerto (sude) kaj Villaescusa (okcidente). La plej grandaj riveroj trafluanta la municipon estas Miera, Cubón kaj Pámanes.

Vilaĝoj redakti

Jen listo de loĝitaj lokoj en la municipo:

 
Turo de Alvarado en Heras.

Historio redakti

En Medio Cudeyo estas diversaj arkeologiaj restaĵoj de antikve loĝitaj fortikaĵoj en Pico Castillo kaj Castilnegro. En 1813 la vilaĝaro, je nomo Junta de Cudeyo, ekkonsistigas la municipon Medio Cudeyo, kiu retroŝanĝis sian nomon dum mallonga periodo en epoko sub regado de Fernando la 7-a.

En la vilaĝo Solares ekzistas natura elŝprucejo de minerala akvo kaj la unua konata referenco pri ĝi datiĝas je la jaro 1823. En la vilaĝo oni konstruis la tiel nomitan Grandan Hotelon, kaj ĉi tial burĝaroj komencis veni en ties kuracbanejon. Krome, oni konstruis ankaŭ kazinon, diversajn tranoktejojn kaj la fervojan stacion, interalie. Eĉ antaŭ ol tiu prospera periodo, la vilaĝon oni jam konsideris burĝeca ĉar ĝin vizitis la Markizo de Valdecilla (iniciatinto de la Universitata Hospitalo Marqués de Valdecilla de Santandero kaj la Grafo de Torreanaz.

Ekde la 1770-aj jaroj, la ferminoj de la monto Peña Cabarga (ekspluatitaj jam ekde alveno de Romianoj en nordan Iberion) impulsis pluan kreadon de mina industrio. Ĉi tial oni konstruis en la municipo plurajn fervojojn por transportado de la elekspluatita materialo. Inter ili plej rimarkindas la fervojo iranta de Santandero ĝis Solares, inaŭgurita en 1892, kaj ankoraŭ alia iranta de Solares al Liérganes, kie ekzistas kroma kuracbanloko.

Medio Cudeyo estas ekonomie tre disvolviĝinta municipo ene de Kantabrio danke al ties situo, tio estas, ĉar ĝi estas en la plej ekonomie aktiva areo de Kantabrio, ĝi estas komerca centro rilate al apudaj municipoj kaj ĝi situas en nodo de interkonekto de diversaj ŝoseoj kaj vojoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti