Solórzano [soLORθano] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi situas en la historia distrikto Trasmiera.

Solórzano
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Distrikto Trasmiera
Poŝtkodo 39738
Retpaĝaro Retejo de la municipo
Demografio
Loĝantaro 2 122  (2013)
Loĝdenso 40,39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 23′ N, 3° 35′ U (mapo)43.386944444444-3.5863888888889Koordinatoj: 43° 23′ N, 3° 35′ U (mapo)
Alto 73 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 25.5 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Solórzano (Hispanio)
Solórzano (Hispanio)
DEC
Solórzano
Solórzano
Situo de Solórzano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Solórzano [+]
vdr

Situo redakti

Solórzano situas ĉe la Kantabra Maro en la historia komarko Trasmiera. Ties samlimaj municipoj estas: Hazas de Cesto (norde), Voto (oriente), Ruesga (sude), Entrambasaguas kaj Ribamontán al Monte okcidente.

Vilaĝoj redakti

La municipo ampleksas jenajn loĝitajn vilaĝojn:

Loknomo redakti

La filologiisto Rafael Lapesa konsideras, ke la loknomo Solórzano estas influaĵo de antaŭromiaj vortoj signifantaj "kampo" aŭ "prato". Antikve, la nomo estis Selórzeno.

Historio redakti

La plej frua konata referenco pri la ekzisto de kirko en la municipo datiĝas je la jaro 1615. Verŝajne, tiun kirkon oni konstruis iam inter 1590 kaj 1630, laŭ esploro de Karen Mazarrasa Mowinckel, aŭtoro de libro pri la monumentaro de la municipo. En la kirka presbitero estas retablo de Sankta Petro, kiu havas pra-ĉurigeran estilon kaj estis verkita inter la jaroj 1694 kaj 1702 de Juan del Arroyo, Bartolomé de la Bodega kaj Juan de Lombera. Inter la civilaj konstruaĵoj rimarkindas la Palaco de Campo de Solórzano, kiu situas en la kvartalo La Puente. Oni kalkulas, ke ĝin oni konstruis meze de la 17-a jarcento.