Meruelo [merŬElo] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio. Laŭ censo de 2013, ĝia loĝantaro estas 1878 homoj en areo de 16.37 km². Ties limaj municipoj estas: norde, Bareyo kaj Arnuero; okcidente, Bareyo kaj Ribamontán al Mar; sude, Hazas de Cesto; kaj oriente, Arnuero kaj Escalante.

Meruelo
municipality of Cantabria

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 39192
Demografio
Loĝantaro 2 230  (2023) [+]
Loĝdenso 131 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 27′ N, 3° 34′ U (mapo)43.456944444444-3.5738888888889Koordinatoj: 43° 27′ N, 3° 34′ U (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Meruelo (Kantabrio)
Meruelo (Kantabrio)
DEC
Meruelo
Meruelo
Situo de Meruelo
Meruelo (Hispanio)
Meruelo (Hispanio)
DEC
Meruelo
Meruelo
Situo de Meruelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Meruelo [+]
vdr

Tra la municipo fluas la rivero Campiazo, kreanta valon, nomitan ankaŭ Valo de Meruelo. En la ekonomio de la municipo plej aktivas la unuaranga sektoro, sed ankaŭ konstruado, pro la amaso de turistoj vizitantaj la municipon dum somero kaj volantaj duan loĝejon. Plie, en aparta malgranda valo de la municipo estas la plej granda kontrolita rubodeponejo de Kantabrio.

La municipo situas en la historia komarko Trasmiera. Mezepoke, ĝi estis parto el la vilaĝaro Sep Vilaĝoj, kiu disiĝis en plurajn municipojn laŭ la nuna . De la municipo devenas pluraj artistoj, kiel ŝtontajlistoj, skulptistoj kaj sonorilistoj, inter aliaj, kiuj kreis konstruaĵojn kaj artaĵojn kaj en la municipo kaj en aliaj partoj de Iberio.

Vilaĝoj redakti

 
Domego de Meruelo, en San Mamés de Meruelo.
  • Vierna (popola kaj tradicia nomo, sed oficiale San Bartolomé de Meruelo)
  • San Mamés de Meruelo
  • San Miguel de Meruelo (sidejo de la municipa registaro)

Vidu ankaŭ redakti