Entutotranĉita 24-ĉelo
En geometrio, la entutotranĉita 24-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per entutotranĉo de la regula 24-ĉelo.
Entutotranĉita 24-ĉelo | |
Figuro de Schlegel | |
Speco | Uniforma plurĉelo |
Simbolo de Schläfli | t0,1,2,3{3,4,3} |
Verticoj | 1152 |
Lateroj | 2304 |
Edroj | 1392 |
Ĉeloj | Entute 240: 47 grandaj rombokub-okedroj (4.6.8) 192 seslateraj prismoj (4.4.6) |
Geometria simetria grupo | B4, [3,4,3] |
Propraĵoj | Konveksa |
Ĉeloj de la entutotranĉita 24-ĉelo estas konstruitaj en la entutotranĉo:
- 24 grandaj rombokub-okedroj rezultiĝas de verticoj de la fonta 24-ĉelo
- 96 seslateraj prismoj rezultiĝas de lateroj de la fonta 24-ĉelo
- 96 seslateraj prismoj rezultiĝas de edroj de la fonta 24-ĉelo
- 24 grandaj rombokub-okedroj rezultiĝas de ĉeloj de la fonta 24-ĉelo
Ĉar la fonta 24-ĉelo estas mem-duala, la specoj de la ĉeloj interkoincidas kaj rezultiĝas nur du diversaj specoj de la ĉeloj.
Vidu ankaŭ
redakti- Uniforma plurĉelo
- 24-ĉelo
- Entutotranĉita 5-ĉelo
- Entutotranĉita 4-hiperkubo (aŭ entutotranĉita 16-ĉelo)
- Entutotranĉita 120-ĉelo (aŭ entutotranĉita 600-ĉelo)