Entutotranĉita 120-ĉelo

En geometrio, la entutotranĉita 120-ĉeloentutotranĉita 600-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomoj sugestas, ĝi povas esti farita per entutotranĉo de la regula 120-ĉelo aŭ per entutotranĉo de la regula 600-ĉelo.

Entutotranĉita 120-ĉelo
Bildo
Rektlinia sfera projekcio centrita je senpintigita dudek-dekduedro
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro Nememspegulsimetria skalena kvaredro
Simbolo de Schläfli t0,1,2,3{3,3,5}
Simbolo de Bowers Gidpixhi
Verticoj 14400
Lateroj 28800
Edroj 17040 tuteca:
10800 kvadratoj {4}, 4800 seslateroj {6}
1440 deklateroj {10}
Ĉeloj Entute 2640:
120 senpintigitaj dudek-dekduedroj (4.6.10)
600 senpintigitaj okedroj (4.6.6)
720 deklateraj prismoj (4.4.10)
1200 seslateraj prismoj (4.4.6)
Geometria simetria grupo H4, [3,3,5]
Propraĵoj Konveksa
vdr

Ĝi estas komponita el 2640 ĉeloj: 120 senpintigitaj dudek-dekduedroj, 600 senpintigitaj okedroj, 720 deklateraj prismoj kaj 1200 kvinlateraj prismoj.

Ĝi ankaŭ havas 14400 verticojn, 28800 laterojn kaj 17040 edrojn, kaj estas la plej granda je kvanto de la eroj konveksa uniforma plurĉelo.

La verticoj kaj lateroj formas grafeon de Cayley de la grupo de Coxeter H4

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Kalejdoskopoj: Elektitaj skriboj de H.S.M. Coxeter, redaktita de F. Arthur Sherk, Peter McMullen, Anthony C. Thompson, Asia Ivic Weiss, Wiley-Interscience Publication, 1995, ISBN 978-0-471-01003-6 [1]
    • (Papero 22) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj I, [Math. Zeit. 46 (1940) 380-407, MR 2,10]
    • (Papero 23) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj II, [Math. Zeit. 188 (1985) 559-591]
    • (Papero 24) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj III, [Math. Zeit. 200 (1988) 3-45]
  • John Horton Conway kaj Michael Guy: Kvar-dimensiaj arĥimedaj hiperpluredroj, Paperoj de la Kolokvo sur Konvekseco je Kopenhago, paĝo 38 kaj 39, 1965
  • Norman Johnson: La teorio de uniformaj hiperpluredroj kaj kahelaroj, Ph.D. Disertaĵo, Universitato de Toronto, 1966

Eksteraj ligiloj redakti