Eolipilo, el la greka "αιολουπυλη", estas maŝino konstituita de aerkamero (ĝenerale jen sfero jen cilindro), kun kurbaj tuboj per kiuj oni elpelas vaporon. La forto rezultanta de tiu elpelo faras, ke la mekanismo ekturniĝas, laŭ la leĝo de ago-reago. Normale oni varmigas la akvon en alia kamero, kaj tiun oni unuigas al la antaŭe uzita pere de tuboj laŭ kiuj pasas la vaporo, kvankan oni povas varmigi ĝin ankaŭ en la sama kamero ekde kie oni elpelas la vaporon.

Modenra rekonstruaĵo de eolipilo.
Ilustraĵo de la eolipilo de Herono.

La greka matematikisto kaj inĝeniero Herono de Aleksandrio priskribis la aparaton en la 1-a jarcento n.e., kaj multaj fontoj atribuas al li ĝian inventadon.[1][2] Tamen, Vitruvio estis la unua kiu priskribis tiun aplikaĵon en sia verko De architectura (ĉ. 30–20 a.n.e.).[3]

La eolipilo estas konsiderata la unua registrita vapormaŝinovaporturbino per reago, sed ĝi estis nek praktika fonto de energio nek rekta antaŭaĵo de la tipo de vapormaŝino inventita aŭ disvastigita dum la Industria Revolucio.[4]

Referencoj redakti

  1. Hero (1851), "Section 50 – The Steam Engine", The Pneumatics of Hero of Alexandria, tradukita de Bennet Woodcroft, London: Taylor Walton and Maberly, Bibcode:1851phal.book.....W, arkivita el la originalo la 11an de Februaro 2012 – tra University of Rochester
  2. (1899) “Pneumatika, Book II, Chapter XI”, Herons von Alexandria Druckwerke und Automatentheater, Wilhelm Schmidt (tradukisto) (el, de), B.G. Teubner, p. 228–232.
  3. Kirk, William. "The geographical significance of Vitruvius’ de architectura." Scottish Geographical Magazine 69.1 (1953): 1-10.
  4. "This toy [Aeolipile] was not the forerunner of any real steam engine, then or later. Such devices represent technical ingenuity but not technological progress." Vidu A.G. Drachmann, The Classical Civilization, pp. 55–56.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aeolipile en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eolípila en la hispana Vikipedio.