Epaminondas (ludo)


Epaminondas estas tabulludo unue eldonita en jaro 1975, eldonita de la kreinto mem. Tiu ĉi ludo estas pliampleksigita kaj plibonigita versio de la ludo Crossings, eldonita de Sid Sackson en A Gamut of Games.

Epaminondas
abstrakta ludo
vdr
Epaminondas
Angla Nomo Epaminondas
Kreinto Roberto Abbott
Ludantoj 2
Ludtabulo 12×14
Ludpecoj 56 (28 blankaj, 28 nigraj)

Klareco rilate al abstrakta ludo signifas facilecon per kiu ludantoj povas analizi la evoluon de la partio, la fortajn poziciojn, la situon de malforteco, ludpecojn minacatajn kaj, ĝenerale, travideblecon per kiu la ludostrukturo sin montras. Laŭ ĝia kreinto, ĉi tio estas la plej granda kvalito (sed ne la sola) de la ludo, kiu ricevis sian nomon honore al la tebana generalo Epaminondas, supozebla elpensinto de la militista formacio Falango, kiu sukcese ekuziĝis kontraŭ la armeo de la urboŝtato Sparto je 371 a.K.

Ludantoj alternos siajn ludvicojn.

Ekzistas du bazaj elektoebloj por movi:

  • movi unu solan ludpecon kiel ŝakludan reĝon (t.e.: al iu ajn malplena fako el la ok fakoj apude ĉirkaŭantaj.
  • movi samtempe du aŭ pli da ludpecoj formantaj Falangon.

Falango estas vico el ludpecoj samkoloraj, apudkuŝantaj, situantaj sur la sama linio horizontala, vertikala aŭ diagonala. Ĝi povas moviĝi laŭlonge de tiu linio (antaŭen aŭ malantaŭen) tiom da fakoj maksimume, kiom da ludpecoj la formacio enhavas. Kiam Falango moviĝas, ties ludpecoj ope moviĝu unu post la alia, kaj ne perdu siajn respektivajn poziciojn. Tiuj moviĝantaj ludpecoj ne perdu la originalan direkton dum la movo kaj ne saltu trans ies ajn alia ludpeco.

Parto de Falango povas moviĝi, dividante tiel la Falangon, sed neniam pli da fakoj ol ludpecoj moviĝas.

Se, dum movo, la unua ludpeco de Falango atingas fakon okupitan de malamika ludpeco, Falango tuj haltu tie kaj kaptu la malamikan ludpecon, kiu estu definitive forigita. Se tiu malamika ludpeco estas la unua en malamika Falango kaj ĉi tiu estas pli mallonga ol la atakanta Falango kaj situanta laŭ la ataklinio, la tuta malamika Falango estu kaptita.

En bildo 2, la blanka Falango (a,b,c) antaŭeniras du fakojn kaj kaptas la du ludpecojn de la nigra Falango.

Falango ne povas kapti malamikajn Falangojn, kies longecoj estas egalaj aŭ pli longaj. Sekve, izolita ludpeco (ja unuludpeca Falango) neniam povos kapti.

En bildo 3, la nigra Falango (a,b,c) antaŭeniras unu fakon kaj kaptas la blankan Falangon (d,e) rompante la vertikalan blankan Falangon.

La sama ludpeco povas aparteni samtempe al pluraj Falangoj.

Ekzemple, en la bildo 3 la blanka ludpeco apartenis jen al la Falango (d,e) kaptita, jen al tiu vertikala el kvin ludpecoj.

Celo redakti

La ludcelo konsistas ekhavi en la lasta horizontalo (la unua por la malamiko) pli da propraj ludpecoj ol la kontraŭulo havas en nia unua horizontalo (la lasta por la malamiko), komence de propra ludvico.

En bildo 1, la du liniojn oni nomis 'A' kaj 'Z'. Ni supozu, ke Nigro sukcesas movi unu el siaj ludpecoj ĝis iu ajn fako de la A-linio. Nun estus vico de Blanko, kiu havas du elektoeblojn:

  • kapti tiun ludpecon, aŭ
  • movi ĝis la Z-linio blankan ludpecon.

Blanko perdus farante ion alian, ĉar komence de la sekvanta vico de Nigro, ĉi tiu havus pli da propraj ludpecoj sur la A-linio ol Blanko havas sur la Z-linio.