Episkopa palaco (Pécs)

Episkopa palaco estas impona eklezia historia monumento en Pécs.

Balkono kun skulptaĵo pri Franz Liszt en episkopa palaco en Pécs

Historio redakti

En Pécs diocezo estis fondita en 2009, poste oni konstruis katedralon, baldaŭ episkopan palacon en la 12-a jarcento. Arkeologoj supozas, ke pli frue turburgo estis en tiu ĉi loko. La palaco poste renesanciĝis, eĉ ĝi travivis dominadon de turkoj. En la 18-a jarcento oni konstruis novan alon, post jardekoj György Klimó faris moderna la palacon. János Scitovszky faris la lastan trakonstruon inter 1838-1852.

La konstruaĵo redakti

La palaco situas laŭ placo ĉe Baziliko-katedralo Sanktaj Petro kaj Paŭlo. Interne en la ŝtuparejo oni metis artaĵojn, ekzemple gobelinoj el la 18-a jarcento. En la manĝoĉambro Károly Lotz pentris la bildojn. En la palaco ankaŭ episkopa biblioteko funkcias. Imre Varga faris la skulptaĵon pri Franz Liszt en 1983 sur la balkonon.

Fontoj redakti