Viruso Epstein-Barr

(Alidirektita el Epstein-Barr viruso)

La viruso Epstein-Barr (VEB) estas viruso de la familio de la herpetovirusoj (Herpesviridae, familio kiu enhavas ankaŭ la viruson de la herpeto kaj la citomegaloviruson). Estas la plej grava kaŭzo de la akuta infekta mononukleozo, ofta sindromo karakterizita per febro, gorĝodoloro, lacego kaj inflamo de limfaj ganglioj. La infekto per la viruso de Epstein-Barr okazas en la tuta mondo.

La VEB infektas la plej parton de homoj en ajna momento de ties vivoj. Tiel oni akiras adaptan imunecon tra la disvolvigo de antikorpoj kontraŭ la viruso, kio kutime preventas novajn kontaĝojn pro eksteraj faktoroj. La viruso restas latenta por la cetero de la vivo (kiel episomoj), kaj povas okazigi novajn infektojn, reaktivigante sin intermite kun aŭ sen simptomoj.

Multaj infanoj infektiĝas per la viruso Epstein-Barr, kvankam tiuj infektoj kutime ne disvolvigas gravan simptomaron kaj ne distingas sin el aliaj mallongdaŭrajn malsanojn de la infanaĝo. Kiam la infekto per la VEB okazas dum la adolesko aŭ la junaĝo, ĝi estas kaŭzo de infekta mononukleozo en 30 al 70 % de la okazoj.