Erdély (1892) (Transilvanio) (Erdélyi Gyopár) estis hungarlingva hejmlandkonatiganta revuo inter 1892-1917, poste 1930-1948 en Kluĵo, Hungario, sekve Rumanio eldonita de Erdélyi Kárpát-Egyesület. En jaroj 1936-37 ĝi estis titolita Transilvánia. Redaktoroj: Endre Orosz (1930-33), Sándor Ferenczi (1933-35), János Tulogdi (1936-37), Attila Szabó T. (1937-38), István Bogdán (1939-40), Ernő Balogh (1941), János Xántus (1942-45), Géza Vámszer kaj Sándor Erdélyi(1946-48). Inter ĝiaj kunlaborantoj troviĝis: János Bányai, Emánuel Brüll , Sándor Tavaszy. Ĝi publikis la leterojn de László Sáska el Afriko, notaĵojn etnografiajn de Pál Péter Domokos, raportaĵojn pri popolkutimoj. Ĝi aperigis ankaŭ belestristikaĵojn de Ady, Sándor Reményik, Lajos Áprily, Zoltán Finta, József Nyírő kaj la vojaĝnotaĵojn de Elemér Jancsó el Okcident-Eŭropo.

Fontoj redakti