FINTA Zoltán estis rumanuja hungara poeto, ĵurnalisto naskita en Nagyajta la 7-an de aprilo 1896 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de oktobro 1947.

Zoltán Finta
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1896 (1896-04-07)
en Aita Mare
Morto 6-an de oktobro 1947 (1947-10-06) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Zoltán Finta finis la mezlernejon en Erzsébetváros, poste li studis medicinon en Kluĵo, sed pro milito tiu interrompiĝis. De 1921 li estis ĵurnalisto ĉe Ellenzék kaj Keleti Újság. En 1924-25 li estis respondantredaktoro de Népújság en Kluĵo. Li publikis valorajn verkojn en ties literatura rubriko. En la dua parto de la 20-aj jaroj li estis kunlaboranto de Temesvári Hírlap, en la 30-aj jaroj de Brassói Lapok. En 1940 li redaktis la gazeton Keleti Újság. De 1926 li estis ano de la Kemény Zsigmond Társaság, poste kunlaboranto de revuo Erdélyi Helikon.

Volumoj redakti

  • Bort, búzát, békességet (poemoj, Temesvár, 1926);
  • Jancsi és Juliska (rakontoj, Kolozsvár, 1929);
  • Kőkereszt (romano, kun Emil Huszár, Brassó, 1934);
  • Minden férfi gazember (romano, Brassó, 1934);
  • Valaki ismeretlen (poemoj, Kolozsvár, 1942).

Literaturo redakti

  • Hegyi Endre: Egy verseskötet margójára (Pásztortűz, 1942. 7. sz.);
  • Marosi Ildikó: A marosvásárhelyi Kemény Zsigmond Társaság levelesládája (Bukarest, 1973).

Fontoj redakti