Erdélyi Helikon [ERdeji HElikon] estis monatrevuo literatura kaj kritika en la hungara lingvo aperinta en Kluĵo, Rumanio. Ĝi estis la plej altranga revuo de la rumania hungara literaturo inter la du mondmilitoj.

Erdélyi Helikon
gazeto

Urbo Kluĵo
Posedanto Verkista laborkomunumo Helikon
Redaktisto Miklós Bánffy
Establodato 1928
Ĉesigita publikado 1944

vdr

Historio redakti

La fondadon de la revuo decidis la Verkista laborkomunumo Helikon jam en 1926 je la una renkontiĝo de transilvaniaj verkistoj en Marosvécs, sed ĝia unua numero aperis nur en majo 1928 kaj la lasta en septembro 1944. La titolo de la revuo en jaroj 1936-1937 estis Helikon.

Redaktoraro redakti

Ĝia respondecredaktoro originale estis Károly Kós kaj la ĉefredaktoro tuttempte Miklós Kisbán (Miklós Bánffy). Je ekiro redaktis Lajos Áprily, ekde julio 1929 Aladár Kuncz, ekde oktobro 1931 Imre Lakatos, ekde januaro 1932 Károly Kós (apud li vicredaktoro László Kovács). Ekde januaro 1934 sur la interna titolpaĝo figuras László Kovács, sed sur la ektera titolpaĝo nur ekde aprilo 1942. La eldonisto de la revuo estis la Erdélyi Szépmíves Céh.

Bibliografio redakti

  • A Helikon és Erdélyi Szépmíves Céh levelesládája (1924-1944). Publikas Ildikó Marosi. 1-2. 1979.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti