Eresos
La urbeto Eresos (greke Ερεσός (gramatike ina singularo), turke Herse) situas en la okcidento de la insulo Lesbo de Grekio. Kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj setlejoj ĝi konsistigas la urban distrikton Eresos (Δημοτική Κοινότητα Ερεσού, Dimotiki Kinotita Eresou). Laŭ la censo de 2011 la urbeto Eresos sola havis 1086 loĝantojn, la tuta urba distrikto Eresos 1611 loĝantojn.
Eresos | |
greke Ερεσός, turke Herse | |
urbo | |
Oficiala nomo: Ερεσός | |
Lando | ![]() |
---|---|
Kontinento | Eŭropo |
Insulo | Lesbo |
Historiaj regionoj | Antikva Grekio, Helena civilizo |
Tipo de urbo | urbo |
Situo | Eresos |
- koordinatoj | 39° 10′ 00″ N 25° 56′ 00″ O / 39.16667 °N, 25.93333 °O (mapo) |
Areo | 65,609 km² (6 560,9 ha) |
Loĝantaro | 1 611 (2011) |
Poŝtkodo | 81105 |
telefona kodo | 22530-5 |
LAU-kodo[1] | 830601 |
Situo enkadre de Grekio
| |
![]() | |
El Eresos devenis inter aliaj la helena filozofo Teofrasto, kiu ofte konsideriĝas "la patro de botaniko".