Ergotoalkaloido

Ergotoalkaloidoj estas alkaloidoj de ergotfungo sed ankaŭ de klavicipitacoj. En la naturo oni vidas kvar grupojn de Ergotoalkaloidoj : lizergacidoj (Liserga Acido kaj paspalika acidoj), simplaj lizergamidoj, ergopeptinoj kaj klavinoj. Ankaŭ kelkaj aliaj fungoj kiel Aspergillus fumigatus, Penicillium communePenicillium roqueforti en Aspergillaceae produktas klavinojn.

La unua ĉefa etapo estas triptofano→DMAT (DiMethylAllylTryptophan)[1]

Sinsekve diferencaj komponantoj formiĝas : chanoclavine→agroclavine→elymoclavine→paspalika acido→liserga acido.

La dua ĉefa etapo estas liserga acido→amididoj dank'al neribosomaj peptidoj.

En 1896 C.C. Keller[2] kaj en 1929, H. W. Van Urk [3]priskribis la unuajn metodojn por dozi Ergotoalkaloidojn.

Simplaj LizergacidoamidojRedakti

 
Lyzergacidoamido

Simplaj Lisergacidoamidoj, tiel ekzemple Ergometrino estas formataj de lizergeracido kaj Aminoacido (ekzemple Alanino).

Nomo R1 R2 R3
LSA (ergino) H H H
Ergometrino H CH(CH3)CH2OH H
Metilergometrino* H CH(CH2CH3)CH2OH H
Metizergido* CH3 CH(CH2CH3)CH2OH H
LSD* H CH2CH3 CH2CH3
LSH H CH3CHOH H

* ne natura ergotoalkaloido.

Ergopeptinoj kaj ergopeptininojRedakti

Ergopeptinoj, klasikaj ergotoalkaoidoj de Claviceps purpurea estas D-lizegiltripeptidoj. La tripeptido estas aranĝata en ciklollaktam strukturo.

 
Ergopeptinoj (epimero R)
 
Ergopeptininoj (epimero S)

Ĉe Claviceps purpurea la unua aminoacido estas alanino (grupo de ergotamino) aŭ valino (grupo ergottoksino). La tria aminoacido estas ĉiam prolino.

II\I ala val
phe ergotamino ergokristino
leu ergozino ergokriptino
val ergovalino ergokornino

Oni trovas ankaŭ epimerojn nomatajn ergopeptininojn (ergotaminino, ergokristinino, ergozinino, ergokriptinino, ergovalinino, ergokorninino). Ili havas malforta malforta aktiveco.

ErgopeptamojRedakti

 
Ergopeptamoj (struktura formulo)

Iliaj strukturoj estas similaj kiel ergopeptinoj sed L-Prolino estas anstataŭata per D-Prolino kaj ili estas ne ciklolaktamaj.

ProduktadoRedakti

En 1959, Ernst Boris Chain produktis lizergan acidon kun Claviceps paspali. En 1966, Alba M. Amici trovis stamon de Claviceps purpurea kiu produktis ergotaminon en fermentujo[4]

ToksadoRedakti

La epimeroj R (rectus) estas biologiaj aktivaj sed ne la epimeroj S (sinister). Galo kaj pankreatino aliigas epimeron S al epimero R por la grupo de ergotamino, do pliigas la toksadon. Por la grupo ergottoksino estas la kontraŭo[5]. Kuirado malpliigas la toksadon. ĉar la alta temperaturo difektas iomete la alkaloidojn ankaŭ ĉar ĝi aliigas epimeron R al epimero S.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. libertas academica : Phylogenetic Analyses Reveal Monophyletic Origin of the Ergot Alkaloid Gene dmaW in Fungi
  2. Schweiz. Wochenschrift Chemie und Pharm. 1896 34, 65
  3. H. W. Van Urk Een nieuwe gevoelige reactie op de moederkoornalkaloiden ergotamine, ergotoxine en ergotinine en de toepassig voor het onderzoek en de colometrische bepaling en moederkoornpreparaten Pharm. Weekbl.1929 66 473-481
  4. http://aem.asm.org/cgi/reprint/15/3/597.pdf Ergotamine Production in Submerged Culture and Physiology of Claviceps purpurea
  5. Bundesanstalt für Materialforschung und -prüfung