Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

JÓZSA Erika [jo:ĵa] estas rumania hungara, aŭstralia ĵurnalistino, komponistino, tekstaŭtorino, deklamistino. Ŝi naskiĝis en Oradea la 28-an de aprilo 1951. Ŝi estas la edzino de reĝisoro, kameristo József Demian.

Erika Józsa
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1951 (1951-04-28) (72-jaraĝa)
en Oradea
Familio
Edz(in)o József Demian
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Erika Józsa diplomitiĝis en 1979 en Bukareŝto pri ĵurnalismo. De 1971 ŝi estis redaktorino, raportistino, anoncantino de la hungara elsendo de la rumana televido. Inter 1975 kaj 1985 ŝia muzikpartnero estis Károly Horváth. Ŝi establis la virinan muzikensemblon Phosphor, estis anino de ensemblo Táltos. Ŝi komponis teatran kaj filmmuzikon, muzikteatraĵon. De 1985 ŝi vivas en Aŭstralio kaj ŝi estis de 1986 la redaktorino-anoncantino de hungarlingva radio de SBS de Melbourne, de 1988 la aktualaĵredaktorino de hungarlingva radio de SBS de Sidney. De 1990 ŝi estas la redaktorino de la semajngazeto Magyar Élet. Ŝi fondis la Porinfanan Teatron de Sidney. De 1994 ŝi estis raportistino de Duna Tv. de Aŭstralio.

Fonto redakti

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.