Ermitejo Gabardilla

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.


La Ermitejo "Gabardilla" situas en ebenaĵa monteto de la municipo Uncastillo en provinco Zaragozo, en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono.

Ermitejo Gabardilla
Administrado
Demografio
Geografio
vdr

Loknomo redakti

Mezepoke la loko, kie estas la ermitejo "Gabardilla", oni nomis kiel "Gabardiella".

La loknomoj "Gabardilla" kaj "Gabardiella" estas oftaj en Aragono: [1]

Ĉiuj tiuj ejoj estas nuntempe neloĝataj.

Geografio redakti

Por atingi la lokon, kie estas la ermitejo, oni devas sekvi la aŭtovojon de Uncastillo al Sos del Rey Católico, kaj post preskaŭ kvin kilometroj kaj trapasi du pontojn, oni devas preni la unuan tervojon, kiu aperas maldekstren, kaj post kelkaj iradoj supren kaj malsupren, oni alvenas al ebenaĵo, kie aperas malnova signalilo por iri ĝis la ermitejo. [2]

La ermitejo estas ĉirkaŭita de pinoj kaj arbustoj. La vido de tiuj ĉi altaĵoj estas larĝa: vojoj kaj vojetoj inter arbustaroj kaj pli supre kaj fore, norde, estas multaj ventoturbinoj. Apud la ermitejo, estas novaj indikiloj, markantaj vojetojn kaj padojn tra la montoj. [2]

La ermitejo situas en altebenaĵo je 800 m super la marnivelo, kaj ĝia distanco al Uncastillo estas proksimume iom pli ol 11 km per iom malplataj vojoj, kun iradoj supren kaj malsupren. [3]

Koordinatoj redakti

Jen sekve la koordinatoj de la ermitejo: [4]

  • Latitudo: 42º 23' 31" N
  • Longitudo: 1º 10' 6" U

Historio redakti

Komence de la Enlanda Milito, la ĉizita skulptaĵo de la Virgulino malaperis el sia ermitejo, kaj la homoj opiniis la plej malbonan: ke ĝi estis detruita, bruligita aŭ ŝtelita. Post multaj jaroj, kelkaj lignohakistoj el la sama urbo, kiam ili eltranĉis karikajn arbustojn ĉirkaŭ la ermitejo, surpriziĝis trovi inter ili la sendifektan ĉizitan skulptaĵon de la Dipatrino "Gabardilla". [2]

Monumentoj redakti

La ermitejo, de simpla konstruo, estas malfermita, kaj forta krado malhelpas atingi sian kadukan altaron, kiu ne havas la ĉizitan skulptaĵon, ĉar la Virgulino de Gabardilla restas en la domo de la familio Monguilán, kiu posedas la ermitejon, kiu situas en la sama bieno. [2]

De komence de la Hispana Enlanda Milito, kiam malaperis la ĉizita skulptaĵo de la Virgulino "Gabardilla", oni ne plu okazigas pilgrimadon al ĉi tiu loko, malgraŭ ĝia trovo jarojn poste. [5]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Vojeto de Uncastillo al Ermitejo "Gabardilla". [7]