KABDEBÓ Erna estis rumanuja hungara teatraĵverkistino, deklamistino naskita en Braŝovo la 19-an de decembro 1886 kaj mortinta en Târgu Mureş la 6-an de novembro 1972.

Erna Kabdebó
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1886 (1886-12-19)
en Braŝovo
Morto 6-an de novembro 1972 (1972-11-06) (85-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Erna Kabdebó studis en Sibio en la romia katolika knabinmezlernejo (1904) kaj ŝi akiris diplomon de instruisto pri la hungara-germana lingvoj en Budapeŝto (1910). Ŝi instruis en Târgu Mureş (1910–60); ŝi estis la vicprezidantino de la KZST ekde 1943 ĝis ties ĉeso. Dum la vesperoj de Zord Idő ŝi estis unu el deklamistoj de poemoj Mária Berde, popularigantino de la transilvanuja kaj universala literaturo. La unuaktaj teatraĵoj Kalapribillió, Segítség!, Vén leányok estis prezentitaj ankaŭ en rumana kaj germana lingvoj.

Volumoj redakti

  • Színpad (tri unuaktaj teatraĵoj, Mv. 1922);
  • Végre egy férfi! (kun Berde Mária, tri unuaktaj komedioj, Mv. 1928);
  • Vén leányok (komedio en unu akto, Bp. 1934).

Fontoj redakti