Ernst Johann Schmitz

Ernst Johann Schmitz (18a Majo 1845 – 3a Decembro 1922) estis germana naturalisto, ornitologo, entomologo kaj katolika pastro kiu setlis en Madejro fine de la 1870-aj jaroj, kiel funkciulo de la seminario de Funĉalo el 1891 al 1898, kaj denove el 1902 al 1908, iĝante civitano portugala. El 1898 al 1902 li laboris en Belgio. En 1908 li translokiĝis al Palestino por administri la orfejon de Sankta Paŭlo en Jerusalemo ĝis 1914, kiam eklaboris ĉe similaj postenoj en Tabgha, Damasko kaj fine en Ĥajfo kie li mortiĝis.

Ernst Johann Schmitz
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1845 (1845-05-18)
en Rheydt
Morto 3-an de decembro 1922 (1922-12-03) (77-jaraĝa)
en Ĥajfo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco GermanioPortugalioReĝlando Portugalio
Okupo
Okupo zoologo • ornitologo • katolika sacerdoto • entomologo • zoologia kolektisto
vdr

Schmitz estis konata pro siaj etendaj naturhistoriaj studoj, kaj en la insulo Madejro, kie li priskribis la speciojn de la Madejra palumbo kaj la Monaĥinpetrelo same kiel studis la lokajn formikojn, kaj en Palestino. Li estis inter la unuaj aktivaj jerusalemaj esperantistoj.

Referencoj redakti

  • Gunnar Anger. (2004). “Ernst Johann Schmitz”. In: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon Volume 23. Nordhausen. ISBN 3-88309-155-3 (in German).
  • Madeira Birds

https://he.wikipedia.org/wiki/Esperanto