Ernst von Pachmann

Ernst Camillo Theodor von PACHMANN (naskiĝinta la 3-an de majo 1877 en Frankenmarkt, mortinta la 19-an de novembro 1924) estis inter 1918 kaj 1924 distriktestro de Pinzgau.[1]

Ernst von Pachmann, tomboslabo en Zell am See

Vivo redakti

Estante filo de notaro kaj estrino de infanhejmo kaj nepo de la eklezihistoriisto Theodor von Pachmann li frekventis la gimnazion de la benediktanoj en Salcburgo kaj en Kremsmünster. Poste li studis jursciencojn ĉe la Universitato de Vieno. Lia frato Lothar von Pachmann estis distriktestro de Pongau. Li estis dufoje edzigita kaj havis kvin infanojn.

En 1900 Pachmann ekdeĵoris en la salcburgia administrado ĉe pluraj oficejoj province kaj urbe. En 1918 li liberiĝis de soldatodevoj por gvidi la distriktan ĉefdomon je Zell am See. Ege ŝatis onin liajn afablecon, komunikemon, malfermitecon kaj ĝeneralan kleritecon.[2].

Tuj post la distriktestra ekdeĵoro li komencis verki la regionhistoriaĵon Pinzgauer Heimatbuch; en tiu ĉi serio li redaktis la regionon inter Zell am See kaj Krimml. La verko aperis nur postmorte. Li ankaŭ engaĝiĝis por grandaj tutdistriktaj ekspozicioj. Okaze de la imperiestra surtronigjubileo de 1908 li ĉeestis kun historiaj pafistaj kompanioj el Pongau.

Honoroj redakti

  • meritsigno Goldenes Verdienstkreuz de pluraj komunumoj
  • honoraj civitanecoj de pluraj komunumoj (ekz. de Wald im Pinzgau kaj de Uttendorf).[3]

Verkoj redakti

  • Aus dem Pinzgau. Historische Wanderung vom Zeller See nach Krimml. Zell am See, Selbstverlag des Bürgermeisteramtes, 1925.

Fontoj redakti

  • ANNO, Salzburger Chronik, 7.12.1924, p. 4
  • Trauungsbuch der Pfarre Goldegg, TRBIV, p. 100
  • Taufbuch der Pfarre Goldegg, TFBV, p. 116
  • Taufbuch der Stadtpfarre Salzburg-St. Johannes am Landeskrankenhaus, TFB9, p. 87
  • Taufbuch der Stadtpfarre Salzburg-St. Johannes am Landeskrankenhaus, TFB11, p. 104
  • Taufbuch der Stadtpfarre Salzburg-St. Johannes am Landeskrankenhaus, TFB14, p. 69

Notoj redakti

  1. Franz Martin: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, Nekrolog auf Ernst Ritter von Paĉmann tie ĉi interrete; nr. 65 (1925), p. 219-220 (nekrologo)
  2. Josef Lahnsteiner: Unterpinzgau – Zell am See, Taxenbach, Rauris. Selbstverlag, Hollersbach 1960, p. 26; krome ĉe: Rainer Hochhold: Cella in Bisontio - Zell im Pinzgau - Zell am See. Eine historische Zeitreise. Zell am See 2013.
  3. Salzburgischer Geschäfts-, Volks- und Amts-Kalender für das Jahr 1913. Wichtige gesetzliche Bestimmungen für den öffentlichen Verkehr. 41. Jg. Salzburg (Mayr) 1913.