Erskine Tate

usona muzikisto

Erskine TATE (14a de Januaro, 1895, Memphis (Tenesio) – 17a de Decembro, 1978, Ĉikago) estis usona ĵaza violonisto kaj bandestro.

Erskine Tate
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1895 (1895-12-19)
en Memphis
Morto 17-an de decembro 1978 (1978-12-17) (82-jaraĝa)
en Ĉikago
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bandestrodirigento • ĵazmuzikisto
vdr

Tate translokiĝis al Ĉikago en 1912 kaj estis pionira figuro en la ĵaza scenejo de Ĉikago, ludanta kun sia bando, nome Vendome Orchestra, ĉe la Teatro Vendome, kiu estis situanta ĉe la numero 31a de la strato State Street. Vendome estis kinentrepreno, kaj la bando de Tate ludis dum la prezentado de silentaj filmoj; inter ĝiaj membroj estis Louis Armstrong (trumpeto), Freddie Keppard (korneto), Buster Bailey (saksofono), Jimmy Bertrand (tamburoj), Ed Atkins (trombono), kaj Teddy Weatherford (piano), same kiel Stomp Evans, Bob Shoffner, Punch Miller, Omer Simeon, Preston Jackson, Fats Waller, kaj Teddy Wilson. En la mezo de la 1930-aj jaroj, Tate retiriĝis el la aktiva ludado kaj iĝis muzikinstruisto.

Notoj redakti