Esperanta Komerca Servo

En 1914 aperis lernolibreto kaj vortareto en la serio Miniaturbibliothek el Lepsiko kaj 1920 - en kunlaboro kun Paul Christaller - la ĉefverko de Karl Steier "Detala Vortaro Esperanto-germana" (Ausführliches Wörterbuch) en la propra firmao "Esperanta Komerca Servo Steier, Tabarz (Thür.)". La enkonduko estas subskribita per "Friedrichswerth en aprilo 1920".

Jam la 2-a eld. 1923 tamen aperis ĉe la eldonejo Rothermel en la nuna Groß-Tabarz. Jam jaron antaŭe en 1922 li prizorgis por Rothermel aktualigon de malgranda dudirekta vortaro esperanta-germana-esperanta. Lia germana prilaboro de la Universala Vortaro kaj la unuaj tri Oficialaj Aldonoj, aperita en 1923 (Esperanto-Deutsches Wörterbuch amtlicher Wortstämme) estas la lasta leksikografia laboro de Steier.

Direktoro de la Esperanta Komerca Servo Steier en Tabarz (Turingio, Germanio) estis Karl Steier, german-lingva esperantisto el Aŭstrio-Hungario

Produktoj redakti

  • Esperantismaj versajoj : dekdu originalaj versajoj de dro. L. L. Zamenhof ... [et al.]. - Gross-Tabarz (Thür.) : Rothermel, [ca. 1910]. - 16 p. ; 15 cm. - (Popola biblioteko esperantista ; nro. 2)
  • Esperantista kantaro: originalaj esperantistaj kantoj kaj germanaj popolkantoj laŭ konataj melodioj, de diversaj aŭtoroj,

nro 7 von Popola biblioteko Esperantista, 1925, 19 p

  • Devjatnin, Vasilij Nikolaevic: Elementa Esperanta sintakso : helpilo por meminstrua perfektigo : gvidilo por superaj kursoj de Esperanto / V. N. Devjatnin ; kun aldono: Esperanta stilistiko, lau verkoj de dro. L. Zamenhof kaj aliaj. - Gr.-Tabarz : Esperanta Komerca Servo, ca. 1910. - 32 p. : ill. ; 14 cm