La urso
La Urso (ruse: Medved) estas teatraĵo en unu akto de Anton Ĉeĥov. La verkisto mem taksis ĝin kiel "ŝerco" kaj verkis dum unu nokto. La premiero okazis la 28-an de oktobro 1888 en la teatro "Korŝ" (Театр Корша) en Moskvo. La titolrolon transprenis la fama aktoro N. N. Solovcov, amiko de Ĉeĥov.
Медведь | |
---|---|
dramatic work | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Anton Ĉeĥov |
Lingvoj | |
Lingvo | rusa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 30-a de aŭgusto 1888 |
Ĝenro | vodevilo • komedio |
En Germanio okazis premiero la 12-an de Novembro 1900 en Berlino.
Esperanto
redaktiLa teksto estas tradukita de Vasilij Devjatnin en 1911, kiu prezentis la teatraĵon dum la 8-a UK en Krakovo 1912 kun tri rolantoj el tri landoj:
- ruso Vasilij Devjatnin
- anglino F. L. Adela Schäfer, supozeble Louisa Frederica Adela Schafer
- turko R(oman) Rifaat
Laŭ revuo Esperanto 1912, p. 232, la prezento okazis dum familia vesperfesto en la festhalo de le Arkitektura Ekspozicio merkrede. La traduko aperis 1925 kiel broŝuro.
Teksto
redakti- La Urso (Medved),: komedieto en unu akto, Tabarz : Esperanta Komerca Servo, [ĉirkaŭ. 1925], 15 p. Popola Biblioteko Esperantista n-ro 11 ÖNB (tradukita el la rusa komedio de Anton Ĉeĥov, prezentita dum la 8-a UK en Krakovo)
Eksteraj ligiloj
redakti- Katalogo de[rompita ligilo] Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj