Esperantidoj de Weisbart

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperantidoj de Weisbart estas pluraj esperantidoj kreitaj kaj publikigitaj de la germana idisto Josef Weisbart (aŭ Joseph) en la frua 1900-jararo. Ĉi tie, liaj projektoj Unial, Europal, Medial, Mondlingvo kaj Mundi Latin estas listigitaj laŭ ordo de tempo.

La nomoj de Unial, Medial kaj eble Europal evidente similas al la nomoj de la planlingvoj Novial de 1928, Mundial kaj Intal.

Projektoj laŭ jaro redakti

Unial redakti

Unial aperis en 1906. De tiu projekto estas al ni konata nur litografe presita skizo de la gramatiko. La dissendita de Weisbart cirkulera letero al ĉiuj amikoj de internacia lingvo, esperantistoj kaj idistoj, kun alvoko unuiĝi je la nova sistemo Lingue International – Unial restis sen respondo. Pro tio, Weisbart lasis la projekton kaj kreis Europalon.

Europal redakti

Europal estis proponita en 1910 kaj reprezentita en 1912. Ĝi estas pra-formo de Medial, kaj estas bazita sur Ido. La genroj en Europal ne estas vira kaj ina, sed viva kaj neviva.

Medial redakti

MedialMedial Europan estas evoluigita formo de Europal proponita en 1925. Medial provas providi kompromiso inter la latinidaj, germanaj kaj slavaj lingvoj. Ĝi konservas de Esperanto la gramatikajn finaĵojn (kvankam malsamaj) kaj sintezan verbon.

Oni publikis revuon en Medial, Unione.

Ekzemploj kun tradukoj en kursivo:

  • Un englo, un franco ed un deuto havit le taske pintir kamele. Le englo voyajit ad Afrike for studiir le kamele in tisui doimie. Le franco gidit al zoologi jarden, ed le deuto pintit on kamelo ex le profunde de sui psyke.
Anglo, franco kaj germano havis la taskon pentri kamelon. La anglo vojaĝis al Afriko por studi la kamelon en ĝia hejmo. La franco iris al zoologia ĝardeno, kaj la germano pentris la kamelon el la profundeco de sia animo.
  • Tuti es silent. Ni home es exter le domes ultra le duktento del kaval-vagon, qui veha po le voye via le ponte al vilaje.
Ĉio estas silente. Nenia homo estas ekster la domoj, escepte la kondukisto de ĉaro, kiu iras tra la vojo de la ponto al vilaĝo.

Mond-lingvo redakti

MondlingvoMond-lingvo estis kreita en 1927. Mondlingvo estas "paninternacia", tio estas, la bazo de ĝia vortprovizo estas tutmonda, ne nur eŭropa.

Ĝi ricevis bibliotekan kodon 419.1 "1927” WEI de Biblioteko Butler.

Mundi Latin redakti

Mundi Latin (Monda latino) estas publikita en 1930, kaj estis la lasta publikigita planlingva projekto de Weisbart.

Bibliografio redakti

Europal redakti

  • Weisbart, Josef. Europal. Kurze Grammatik und Begründung, Hamburg (1912?)
  • Weisbart, Josef. Auf dem Wege der europäischen Sprache, Berlin, 1911.

Medial redakti

  • Josef Weisbart, International Komun-lingue Medial, Nürnberg, 1923?
  • Josef ed Betti Weisbart, Ilustrat A-Be-Cedarie del Lingue Medial Europan, Nürnberg, 1925.
  • Josef Weisbart, Medial. International komun-lingue, Zwischenvölkische Gemeinsprache, La langue médiale, The medial language. In medial ed und in Deutsch. Nürnberg, Weisbert, 1923. 22p.

Mond-lingvo redakti

  • Weisbart, Mond-lingvo, ne europa lingvo. Gazeto por studi, eksperimenti kaj enkonduki tut-mondan lingvon. Nürnberg, Germanio, 1927 (estis du numeroj).
  • Bibliotekan kodon 419.1 "1927” WEI en Biblioteko Butler.

Mundi Latin redakti

  • Revuo "Tolero". Paris, 1930, n-o 21, p. 227.