Intalo

(Alidirektita el Intal)

Intalo (Intal) estas planlingvo kreita de Erich Weferling en 1956 kaj re-prezentita kun kelkaj reformoj en 1964-65 kun la nomo Intalo 2 (Intal II). Intal povas esti rigardata kiel evoluinta formo de Unesal Interlingu kaj kompromisplanlingvo inter Esperanto, Ido, Interlingue kaj Novialo.

Intalo
Intal
kompromisplanlingvo
Skribo latina
Kreinto Erich Weferling
Dato 1956, 1970, 1974
Lingvistika klasifiko
Konstruitaj lingvoj
Planlingvoj
Intalo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 sen valoro
  SIL mis (ne kodita)
Angla nomo Intal
vdr

Weferling ne kreis kompletan vortaron por Intal, sed rekomendis uzi vortojn el la planlingvojn Esperanto, Ido, Interlingua, Interlingue, Neo kaj Novialo per ŝanĝi ilin laǔ la ortografio kaj fonetiko de Intal.

La nomo Intalo signifikas "Internacia helplingvo" (en Intalo: INTernacia Auksilie Lingue). Intalo estas sistemo por unuigi la plej sukcesajn planlingvojn.

La muzikistaro Piĉismo havas muzikojn en Intal.

Gramatiko redakti

Alfabeto kaj prononco redakti

Intal uzas 23 literojn de la latina alfabeto (5 vokalojn kaj 18 konsonantojn, sen q, w, x). La literoj q, w, x estas uzataj nur en propraj nomoj. La skribado (ortografio) estas fonemika.

prononco: c: /ʃ/ j: /ʒ/ g: /g/ s: /s/ t: /t/ y: /j/ z: /z/

Morfologio redakti

Difina artikolo: le; nedifina: un.

Ne estas deviga finaĵo al substantivo, sed ĝi povas finiĝi per -e (neŭtra), -a (ingenra) aŭ -o (virgenra). Ekzemple: libre, table, hotel, manu (neŭtraj); filio, filia, filies (filio, filia, gefiloj), Sinioro, Siniora (sinjoro, sinjorino), patro, matra (patro, patrino), kavale, kavalo, kavala (ĉevalo, virĉevalo, ĉevalino). La pluralo estas farata per -s: libres, filios, filias, hotels, sistems, atoms.

Ne estas deviga finaĵo al adjektivo, sed ĝi ofte finiĝas per -i: simpli, belim, bon (simpla, bela, bona).

La adverbo finiĝas per -im: simplim (simple), belim (bele), bonim (bona).

Personaj pronomoj: me (mi), tu (ci), il(o) (li), el(a) (ŝi), ol (ri), it (ĝi), nos (ni), vus (vi), les (ili), ilos (vira ili), elas (ina ili). Ne estas deviga akuzativo, sed oni povas meti -em por indiki ĝin: nos-em (nin). Posedaj pronomoj: mei (mia), tui (cia), vui (singulara via), su(i) (lia, ĝia, ŝia, sia, onia) , nosi (nia), vusi (plurala via), lesi (ilia).

Demonstrativaj pronomoj ti (tiu neŭtra), tie (tiu ria), (tio vira), tia (tiu ina), to (tio). Demandaj kaj rilataj pronomoj: ki, ko, kval (kiu, kio, kia).

La verba infinitivo kaj la prezenco finiĝas per -a: ama (ami, amas), planta (planti, plantas), sentia (senti, sentas), ekspedia (ekspedi, ekspedas), salua (savi, savas). La neperfekta pasinto finas per -ed aŭ estas farata per vorteto (helpverbo) did: plantis = planteddid planta; la perfekta pasinto estas farita per vorteto ha: estis pantanta = ha planta. La futuron oni faras per vorteto vu: plantos = vu planta. La imperativon oni faras per -u, aŭ per simpla radiko: plantu = plantuplant. Estas nur la prezencaj participoj, aktiva (-ant) kaj pasiva (-at) kiel en Esperanto.

Estas multaj helpverboj: darf, dev, did, es, fi, fid, ha, had, las, let, mey, mus, pot, vas, ve, vol, vud.

Ekzemplo redakti

Ekzempleto: Per ti gramatikal formes e un international vortelibre de un planlingue on pot skripta letres, ki fi komprendat da multi homs in le toti monde.

Traduko: Per tiuj gramatikaj formoj kaj internacia vortaro de planlingvo, oni povas skribi leterojn, kiuj estos komprenataj de multaj homoj en la tuta mondo.

Bibliografio redakti

  • (1968) Standard Gramatik del International Auksiliari Linguo - INTAL. Braunschweig: Li mem, p. 36 .
  • (1970) Standard-Gramatik del international auksiliari lingue, kompilat par Erich Weferling sub le nom INTAL., ‑a eldono, Braunschweig: Li mem, p. 36 .

Eksteraj ligiloj redakti