Esperantlingva literaturo en la reto

Esperantlingva literaturo en la reto temas pri literaturo en cifereca (bita, diĝita, elektronika) formo, kiu ne estas blokata de kopirajto kaj tial povas esti eksponita en la interreto en Esperanto. La uzantoj povas legi la verkon rekte en la reto aŭ elŝuti ĝin en sian komputilon, foje senpage, foje kontraŭ certa sumo. Motivo por eksponi verkojn en la reto estas liveri al kursanoj sufiĉe da legaĵo, propagandi malmulte konatajn verkojn aŭ disponigi raraĵojn, kiujn damaĝus ofta palpado per fingroj de multaj homoj. La elektronika versio tiamaniere protektas la paperan originalon.

Enkomputiligado de tekstoj redakti

Novaj verkoj kutime jam estas prilaborataj per komputilo kaj naskiĝas rekte en elektronika formo. Pri ilia kopirajto disponas la aŭtoro, kiu povas eksponi aŭ permesi eksponadon de sia verko en la reto.

Malnovaj verkoj komponitaj per klasika metodo (en la antaŭkomputila epoko) aŭ manuskriptoj konservitaj en arkivoj (vere manskribitaj aŭ tajpitaj) povas esti enkomputiligitaj aŭ mane per diligenta klavado aŭ per skanado. Skanilo faras fotografe precizan bildon de la teksto, kiun scias deĉifri diversaj OCR-programoj kaj rezultigi tajpaĵon kvazaŭ de iom ne atentema tajpisto. Tial necesas relegi la tekston plurfoje kaj mistajpojn korekti. Skanaĵoj destinitaj por deĉifrado per OCR bezonas minimume 300 dpi.

Kiel fari elektronikan libron redakti

Elektronikan libron eblas fari aŭ el la skanitaj fotaĵoj aŭ el la deĉifrita tajpaĵo.

  • La unua metodo estas pli rapida, prezentas precizan aspekton de la originalo, sed ankaŭ kun ĉiuj mankoj kaj malbelaĵoj. Ĝia dosiero estas grandega. Tiu metodo taŭgas por esploristoj, ĉe gazetoj kaj diversaj dokumentoj (protokoloj, kontraktoj, klubaj bultenoj ktp.)
  • La dua metodo ebligas rekomposti la verkon kvazaŭ novan, modernan verkon, kio gravas precize por tiuj, kiuj volas ĝui legadon. Eblas ankaŭ fari korektojn en la teksto aŭ serĉi unuopajn vortojn aŭ vortogrupojn, aŭ prepari la tekston por nova papera eldono. La dosiero de deĉifrita teksto estas malgranda kompare kun tiu farita per la unua metodo. Sed aliflanke la teksto ne estas tiom fidinda, ĉar retajpanto aŭ deĉifranto povis fari erarojn kaj ne rimarki ilin. Krome, tia deĉifrado havas sencon ĉe literature valoraj verkoj, ĉu beletraj, ĉu fakaj. Tial ekzemple oni ne deĉifras tutan gazeton, sed elektas unuopajn artikolojn, kiuj valoras la penon. La deĉifraĵoj estas pli taŭgaj por legiloj.

Elektronika libro farita el skanitaj fotaĵoj povas esti eksponita kiel serio de unuopaj bildoj aŭ kiel granda dosiero en PDF-formato.

Elektronika libro farita el deĉifrita teksto povas esti enretigita laŭ unuopaj ĉapitroj aŭ volumenoj aŭ kiel unu granda dosiero. Kutime ĝi estas disponigita en pluraj formatoj (TXT, DOC, PDF, HTML, MOBI, EPUB), el inter kiuj la uzanto povas elekti.

Pri elektronikaj bibliotekoj redakti

Kelkaj bibliotekoj liveras nur tekstojn kiel fotaĵojn, ekz. la Viena Esperanto-muzeo Arkivigite je 2007-03-15 per la retarkivo Wayback Machine kaj la hispana Bitoteko, aliaj deĉifritajn tekstojn, ekz. Vikifontaro, Tekstaro, la japana Sakura aŭ la slovaka Bretaro[rompita ligilo]. Esperantajn librojn liveras ankaŭ pluraj ekstermovadaj projektoj, el kiuj la plej konata estas Gutenberg Arkivigite je 2011-10-18 per la retarkivo Wayback Machine proponanta ĉirkaŭ cent deĉifritajn verkojn en Esperanto. La usona World E-Book Library proponas tridekon da esperantlingvaj libroj en formoj de fotaĵoj kunmetitaj en unu PDF-dosiero ĉe ĉiu libro. Sed tiu ĉi biblioteko estas alirebla nur pere de nacia scienca biblioteko. Nian fakan literaturon kolektas la hungara STEB - Scienc-teknika Esperanto-Biblioteko. Tre unikan bibliotekon de esperantlingva beletro preparis la forpasinta Franko Luin - liaj libroj nun troviĝas ĉe I-Espero Arkivigite je 2010-07-21 per la retarkivo Wayback Machine.

Ankaŭ unuopuloj enretigas fakan literaturon aŭ beletron, foje tutan libron, foje fragmenton, foje nur rakonton aŭ poemon.

Pri supervido pri la enretigitaj esperantlingvaj verkoj redakti

Certe la plej bonan supervidon pri enretigita literaturo esperantlingva faris Don Harlow, sed li bedaŭrinde forpasis en 2008 kaj ekde tiam estas lia retejo Literaturo, en la reto, en Esperanto Arkivigite je 2008-02-13 per la retarkivo Wayback Machine ŝlosita kaj ne plu aktualigata, kvankam pietate konservata. Li senĉese traserĉadis la tutmondan interreton kaj kiam li trovis iun novan verkon (aŭ la enretigantoj mem anoncis al li) li tuj envicigis ĝin en sian retejon per ligo (do li ne „ŝtelis“ la tekston, li faris nur aktivan referencon). Bedaŭrinde multaj ligoj en la supervido ne plu funkcias, plej ofte tial, ĉar la enretiginto ŝanĝis servilon, kio en la ŝlosita retejo ne estas korektebla.

Virtualaj bibliotekoj kun esperantaĵoj redakti

Originala beletro redakti

A - B - C - Ĉ - D - E - F - G - H - Ĥ - I - J - Ĵ - K - L - M - N - O - P - Q - R - S - Ŝ - T - U - V - W - Y - Z

Tradukita beletro redakti

Anonimaĵoj - Antologioj - A - B - C - Ĉ - D - E - F - G - H - Ĥ - I - J - Ĵ - K - L - M - N - O - P - Q - R - S - Ŝ - T - U - V - W - Y - Z

Fakaj verkoj redakti

A - B - C - Ĉ - D - E - F - G - H - Ĥ - I - J - Ĵ - K - L - M - N - O - P - Q - R - S - Ŝ - T - U - V - W - Y - Z