Esperanto-Federacio de Yorkshire kaj Humberside

La Esperanto-Federacio de Yorkshire kaj Humberside estas unu el la regionaj federacioj de Esperanto-Asocio de Britio. Ĝi agas en la nuna oficiala statistika regiono Yorkshire and the Humber, kies areo proksimume korespondas al la historia graflando Jorkŝiro kaj la dumtempe ekzistinta graflando Humberside de Anglio. La federacio fondiĝis en 1908, kaj sekve en 2008 en la urbo Skipton de Jorkŝiro agrable festis sian centjaran jubileon.[1]

Tradicie la Esperanto-Asocio de Britio dividis tutan Brition al regionaj federacioj, el kiuj tamen iuj pro tro grandaj geografiaj distancoj komence de la 21-a jarcento ne plu funkcias.[2] La Esperanto-Federacio de Yorkshire kaj Humberside kune kun la Nordokcidenta Esperanto-Federacio kaj iuj aliaj apartenas al la kontinue funkciantaj regionaj sekcioj.

Referencoj redakti