Esperanto kaj Naturo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sepa tendaro ESPERANTO kaj NATURO Garsili 3-11 julio 1976 - la libro estas specimeno de amatore kompostitaj kaj eldonitaj libroj. Similaj libroj estis ofte fabrikitaj en Sovetio okaze de Esperanto-renkontiĝoj. La libro prezentas tradician, por Sovetia Esperanto-movado, kolekton de tradukitaj versoj kaj vaste konataj Esperanto-kantoj. La tendara libro estas presita per tajpilo kaj havas kovrilon kun permane skribita titolo. Enhavo de la libro konsistas el tradukoj de latvaj kaj baltaj poetoj far latvaj esperantistoj. Inter la tradukistoj estas estonoj Hilda Dresen, Alma Lekko, Valev Kruusalu, Kalju Pill, Hillar Saha, Maidu Allkivi.

Sepa tendaro ESPERANTO kaj NATURO
Sepa tendaro ESPERANTO kaj NATURO
Sepa tendaro ESPERANTO kaj NATURO
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1976
Eldoninto samizdato
vdr