Esperanto sen fleksio

(Alidirektita el Esperanto sen Fleksio)

Esperanto sen fleksio (mallongigite EsF, elparolata kiel "esfo") estas variaĵo de Esperanto kreita de Richard K. Harrison (kiu kreis ankaŭ vorlinon), influita de Latino sen fleksio. Li forigis la "fleksiojn" de Esperanto, kiel akuzativon, pluralon, artikolon, ktp.[1] Oni asertas, ke EsF estas dialekto de Esperanto kaj ne estas 'reformita Esperanto', kiel Ido. Ĝi estas konsiderata pli facila por homoj el Azio. Akuzativo, -n, estas forigita, sed estus anstataŭigita per la prepozicio na) se necese. Krome, li forigis la ĉapelitajn literojn anstataŭigante ilin per H-sistemo (kaj ŭ per w).

Kvankam ĝi ne uzas la sufiksojn -is, -as, -os, -inta, -onta, -ata, -ota, ĉar kunteksto kaj adverboj indikas tempon, EsF tamen uzas jenajn verbajn finaĵojn: -i (indikativa), -u (imperativa), -us (kondicionala), -anta (aktiva), -ita (pasiva).

Principoj redakti

Jen estas la principoj de la projekto, laŭ la aŭtoro, en Esperanto sen fleksio mem (kaj la traduko en norman Esperanton):

  1. Ni forjheti sufikso -j. Esperanto sen Fleksio ne havi fleksio de nombro.
    (Ni forĵetis sufikson -j. Esperanto sen Fleksio ne havas la fleksion de nombro.)
  2. Ni forjheti sufikso -n. Normala vortsekvo esti subjekto, verbo, komplemento. Nova prepozicio "na" ankaw povi indiki verbkomplemento, ekzemple na birdo manghi kato.
    (Ni forĵetis sufikson -n. Normalaj vortsekvoj estas subjekto, verbo, komplemento. Nova prepozicio "na" ankaŭ povas indiki verbkomplementon, ekzemple "na birdo manghi kato" kiu signifas en norma Esperanto : "birdon manĝas kato".)
  3. Ni ne uzi sufikso -is, -as, -os, -inta, -onta, -ata, -ota. Chirkawteksto kaj adverbo indiki tempo. Verbformaro de EsF esti: -i (indikativa), -u (imperativa), -us (kondicionala), -anta (aktiva), -ita (pasiva).
    (Ni ne uzas sufiksojn -is, -as, -os, -inta, -onta, -ata, -ota. Ĉirkaŭteksto kaj adverboj indikas tempon. Verbformaro de EsF estas: -i (indikativa), -u (imperativa), -us (kondicionala), -anta (aktiva), -ita (pasiva).)
  4. Litero "w" anstatawi u-kon-hoko.
    (Litero "w" anstataŭas u-kun-hokon.)

Ekzemplo de teksto redakti

Jen Patro Nia:

Patro nia, kiu esti en chielo,
sankta estu via nomo;
venu regno via;
estu farita volo via,
kiel en chielo tiel ankaw sur tero.
Na pano nia chiutaga donu al ni hodiaw,
kaj pardonu al ni shuldo nia,
kiel ni ankaw pardoni na nia shuldanto,
kaj ne konduki ni en tento,
sed liberigu ni de malbono.[2]

Alia ekzempleto:

"Mi instrui pri la vojo sen distingo inter ekstera kaj interna leciono. Instruanto de vero ne havi fermita pugno, kaj ne kashi grava scio. Sciokashado indiki falsa doktrino." – Buddha

Neniu paroli esperanto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti