Espinosa de Villagonzalo


Espinosa de Villagonzalo [espiNOsa debiljagonZAlo] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Espinosa de Villagonzalo estas komprenebla etimologie kiel Kratagejo de la Urbo de Gonzalo, iam Gundisalvus.

Espinosa de Villagonzalo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34491
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 167  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 4° 22′ U (mapo)42.483055555556-4.3666666666667Koordinatoj: 42° 29′ N, 4° 22′ U (mapo) [+]
Alto 847 m [+]
Areo 38 km² (3 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Espinosa de Villagonzalo (Provinco Palencio)
Espinosa de Villagonzalo (Provinco Palencio)
DEC
Espinosa de Villagonzalo
Espinosa de Villagonzalo
Situo de Espinosa de Villagonzalo
Espinosa de Villagonzalo (Hispanio)
Espinosa de Villagonzalo (Hispanio)
DEC
Espinosa de Villagonzalo
Espinosa de Villagonzalo
Situo de Espinosa de Villagonzalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espinosa de Villagonzalo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 165 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 500 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 58 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Fine de la 11-a jarcento, tri estis la lokoj kiuj formis la aktualan municipon de Espinosa de Villagonzalo:

  • Tiu tiam konata kiel Spinosa kun la preĝejo de Sankta Cecilia.
  • La nuna senhomejo Villa Gonzalo kiue havis la preĝejon de Sankta Johano.
  • Castrogonzalo, jam same senhoma kaj tiam eble kun defendejo por la lokanoj de Villa Gonzalo.

Post unu jarcento, en la lastaj jaroj de la 12-a jarcento, la reĝo Alfonso la 8-a donis la urbon Espinosa de Villagonzalo al la Ordeno de Sankta Johano, ĉar tiam ĝi estis la nura loĝata.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, kruco ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti