Huttrop estas urboparto de Essen, situanta sudoriente de la urbocentro. Ĝi estas surkonstruita plejparte per loĝdomoj.

Essen-Huttrop
komunumoparto en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 45136 • 45138 • 45139
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 27′ N, 7° 3′ O (mapo)51.4486117.044167Koordinatoj: 51° 27′ N, 7° 3′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 2,73 km² ( 273 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Essen-Huttrop (Nordrejn-Vestfalio)
Essen-Huttrop (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Essen-Huttrop
Essen-Huttrop
Situo de Essen-Huttrop
Essen-Huttrop (Germanio)
Essen-Huttrop (Germanio)
DEC
Essen-Huttrop
Essen-Huttrop
Situo de Essen-Huttrop

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huttrop [+]
vdr
Situo de Huttrop en Essen

Historio redakti

El la tri unuopaj etaj bienaroj Brünglinghausen, Hovescheidt kaj Huttrop, ĉi-lasta unuafoje menciita en 1319, evoluis en la 17-a jarcento la granda bienaro Huttrop. Ekzistis krom tio pluaj bienoj, de kiuj de la Volmerhof ekzistas arĥeologiaj postsignoj. Tra la grandbienaro trairis la strato de Essen al Steele, kiu estas rigardebla kiel parto de la malnova komercovojo Hellweg. Ĝi pasis ekde la pordego Steeler Tor de la urbomuro de Essen ĝis la tiam memstara urbo Steele. En la jaroj 1788 ĝis 1794 oni elkonstruis ĝin kaj do nomis ĝin Steeler Chaussee, je kiu ĝi estis sternigata nur en Steele, do unuafoje antaŭ la Fondaĵo Princino Franciska-Kristina, antaŭe ĝi pasis malantaŭ ĝi.[1] Tombomonumentoj de idoj de la malnovaj gentoj de Huttrop troviĝas en la parko de la iama tombejo de Huttrop kaj staras nun sub monumentprotekto.

Huttrop apartenis ekde 1808 al la novfondita municipo Altenessen, kiu rangaltiĝis en 1813 al memstara urbestrejo. La 1-an de januaro 1874 el ĉi tiu oni eligis la novan urbestrejon Stoppenberg, al kiu iris Huttrop. Tiu ĉi aparteneco restis ĝis la enkomunumigo en la urbon Essen en 1908.

Komence de la 20-a jarcneto ekestis la arĥitekture kaj arte interesa Moltke-Kvartalo, kies tereno etendias ankaŭ super la Sudorienta Kvartalo. En la norda parto de Huttrop komence de la 1930-aj jaroj la novfondita loĝokonstrua societo Allgemeinen Bauverein Essen AG (Allbau) konstruis la kolonion Feldhaushof.

Institucioj redakti

En Huttrop staras du grandaj malsanulejoj de Essen, unue la Huyssens-Stiftung kaj due ekde 1913 la plej malnova malsanulejo de Essen, la Elizabeta-Malsanulejo. Ĝi ekzistis jam ekde 1844 en la domo de la iama kapucena monaĥejo je Essen. En la lastaj jaroj ĝi estis treege ampleksigata kaj resanigata.

Krom tio ĉi tie lokas la parktombejo kun la plej granda kunliga tombeja areo en Essen. En la Dinnendahl-Strato lokas la distrikta sportkampo kun la sporthalo Hubertusburg. Krome en Huttrop troviĝas la iama centralo de la gaskonzerno E.ON Ruhrgas starigita en 1973. La 18-an de oktobro 2010[2] E.ON Ruhrgas ekloĝis en nova domo en Essen-Rüttenscheid; la malnovan domon aĉetis firmao Fakt AG el Essen,[3] kiu volas malfermi ĝin julion de 2013 kiel hotelo konferencejo kun oficejoj.[4]

En la kvartalo ekzistas la katolika preĝejo St. Bonifatius same kiel la katolika preĝejo de la Elizabeta-Malsanulejo, kies historio jam komencis en la 18-a jarcento. La evangela Nova Paŭlo-Preĝejo estis senkonsenkrata en 2007.

Por la edukado la kvartalo prezentas ses infanĝardenojn, tri bazajn lernejon kaj kvin duagradajn lernejojn. Inter tiuj-ĉi lastaj troviĝas ankaŭ speciallernejoj por troviĝas du speciallernejoj por mense kaj spirite embarasitoj.

Franz Sales Haus:
La katolika Franz-Sales-Domo, nomita laŭ la sankta Francisko el Sales, prosperigas kaj subtenas la memstarecon de homoj kun mensaj, psikaj kaj pluroblaj embarasoj. La institucio fondiĝis la 3-an de aprilo 1884 kiel Asocio por la Edukado kaj Flegado de Katolikaj Idiotaj Infanoj de Ambaŭ Seksoj el la Rejnprovinco. Ekde 1892 la ĉefsidejo lokas ĉe la strato Steeler Straße. En Essen proksimume 800 kunlaborantoj ĉe 20 starejoj prizorgas 1500 menskriplajn homojn. (stato: 2009)[5]

Trafiko redakti

Ĉar tiu ĉi kvartalo etendiĝas proksime de la centro de Essen, la kvanto de trafiko estas tre alta. Ekzistas rekta konekto kun la A 52 al Duseldorfo samkiel trans la najbara Sudorienta Kvartalo konekto kun la A 40.

La urba amasa transporto prizorgas la urboparton Huttrop per la tramlinioj 103 kaj 109. Krom tio trafikas la buslinioj 146, 147, 160, 161, NE5 kaj NE14 . La ĉefa stacidomo de Essen lokas ne malproksime de Huttrop.[6]

Referencoj redakti

  1. "Essener Landmatrikel von 1668" Teil IV: Die Bauerschaft Huttrop und ihre Haus- und Grundbesitzer von 1668. Arkivita el la originalo je 2016-01-28. Alirita 2013-06-08.
  2. Gazetara informo de E.ON Ruhrgas de la 18-a de oktobro 2010. Arkivita el la originalo je 2013-12-07. Alirita 2013-06-10.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-21. Alirita 2013-06-10.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-02. Alirita 2013-06-10.
  5. http://www.franz-sales-haus.de
  6. http://www.evag.de

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti