Parktombejo je Essen

La urba Parktombejo (germane Parkfriedhof) troviĝas en Essen je la urboparto Huttrop kaj konstituas la plej grandan koheran tombejan areon de la urbo. Du jarojn post komenco de la konstruado ĝi ekfunkciis en 1925.

Parktombejo je Essen
tombejoparko [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
Koordinatoj51° 27′ 3″ N, 7° 2′ 55″ O (mapo)51.45087.0485Koordinatoj: 51° 27′ 3″ N, 7° 2′ 55″ O (mapo)

Parktombejo je Essen (Nordrejn-Vestfalio)
Parktombejo je Essen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Parktombejo je Essen
Parktombejo je Essen
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Parktombejo je Essen
Vikimedia Komunejo:  Parkfriedhof Essen [+]
vdr
Malnova funebrohalo

Historio redakti

La Parktombejo etendiĝas sur areo da 40,46 hektaroj. Ĝi konsistas el malnova kaj nova kampo, en kiuj staras respektive unu funebrohalo. La funebrohalo, kiun Ernst Bode (1878–1944), arĥitekto kaj elekta oficisto de Essen, konstruis parte laŭ konservisma, parte laŭ la modernisma stilo de la 1920-aj jaroj, estis surlistigata en 1989 en la monumentolisto de la urbo Essen. Ankaŭ la malnova parto de la tombejo kiel kompleto staras ekde 1989 sub monumentprotekto.[1]

En 1941 oni transigis proksimume 36 tomboŝtonojn de la iama juda tombejo ĉe Lazarettstraße en la okcidenta kvartalo de la urbocentro de Essen al la juda tombejo situanta en la sudokcidento de la Parktombejo.

Militotomboj redakti

Sur kvar tombokampoj de la Parktombejo kuŝas entute 2.045 viktimoj de la Dua Mondmilito. Sur la unua kampo estas entombigitaj 86 germanaj soldatoj kaj 1.502 civiluloj, sur la dua kampo 52 koncentrejaj viktimoj, sur la tria 405 militkaptitoj kaj deviglaborintoj diversnaciaj kaj sur la kvara tombokampo kuŝas 213 sovetaj militkaptitoj, kiuj perdis siajn vivojn en la jaroj 1941 ĝis 1945.

Honortomboj redakti

Sur la tombejo troviĝas du honortomboj de la urbo Essen, nome por Gustav Heinemann kaj la donacintino Claire Hennes.[2]

Pluaj tomboj redakti

Ĉi tie interalie troviĝas la tombo de la urboplanisto Robert Schmidt, kiu planis la Moltke-Kvartalon de Essen kaj estis la unua direktoro de la regiona ligo Ruhr).

Referencoj redakti

  1. Stadt Essen, Der Friedhofswegweiser, p. 52
  2. Gazetaraj informoj de la urbo Essen: 100-a naskiĝdatreveno de Claire Hennes[rompita ligilo]

Literaturo redakti

  • Stadt Essen: Der Friedhofswegweiser. Lepsiko: Mammut-Verlag 2006.

Eksteraj ligiloj redakti