Estollo [esTOljo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj precize en ties norda subkomarko, nome la Cogolla kaj en la okcidento de la regiono.

Estollo
Estollo.jpg
Administrado
Poŝtkodo 26328 [+]
Demografio
Loĝantaro 82  (2022) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 2° 51′ U (mapo)42.329166666667-2.8502777777778Koordinatoj: 42° 20′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 748 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Estollo
Situo de Estollo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Estollo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La municipa teritorio de Estollo, en la okcidento de la regiono.

GeografioRedakti

 
Preĝejo de Estollo.
 
San Andrés del Valle.
 
Preĝejo de San Andrés del Valle.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono nur laŭ la regiona ŝoseo LR-331 kiu kondukas orienten al Villaverde de Rioja kaj Bobadilla kaj okcidenten al San Millán de la Cogolla. Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 748 metroj super marnivelo. Estas du loĝlokoj nome Estollo kaj San Andrés del Valle.

HistorioRedakti

Ties historio estas tre ligita al tiu de la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla al kiu iam apartenis. La lokanoj pagisn 3 989 000 maravedoj por atingi sendependecon. Post la malapero de la senjorlandoj, en 1811, ĝi iĝis el la provinco de Burgoso, ĝis la kreado de la provinco Logronjo la 30an de Novembro 1833.

Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[1]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni perdis pli ol 300 loĝantojn ĝis la nunaj 84.

AktualoRedakti

La ekonomio estas bazita sur agrikulturo kaj brutobredado. Temas pri kultivoj de irigacio kaj neirigaciaj, ĉefe terpomoj kaj cerealoj, krom la forstado, kun multaj fruktarboj. Krome estas ŝafoj kaj bovoj.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la du preĝejoj, ermitejo, blazondomo, fontanoj, la montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti