Estonlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la estona lingvo
(Alidirektita el Estonlingva vikipedio)

La estonlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la estona lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Eestikeelne Vikipeedia. La projekto fondiĝis en julio 2002 kaj atingis 100 000 artikolojn en aŭgusto 2012, iom pli ol kvar jarojn post la esperantlingva eldono, kiu atingis tiun punkton en junio 2008. Estis la 41-a lingva eldono de vikipedio, kiu transpaŝis tiun limon. Inter la tri ŝtataj lingvoj de Baltio, la estona havas mezan pozicion - la litova vikipedio, tamen kun signife pli granda nombro da denaskaj parolantoj, pli grandas, dum la latva vikipedio havas malpli grandan nombron da artikoloj.

Estonlingva Vikipedio
Retadreso et.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo estona
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 22-a de julio 2024
Artikolnombro 246 206
Profundeco 21.2
Paĝoj 580 662
Redaktoj 6 679 973
Uzantoj 195 345
Aktivaj uzantoj 464
Administrantoj 34
Dosieroj 720
vdr

Laŭ la retejo ethnologue.com komence de la 2010-aj jaroj sume estis 1 048 660 parolantoj de la estona: Laŭ tiu nombro la estonlingva vikipedio en la momento kiam ĝi pasis la 100 000-an artikolon havis la trian pozicion en rilato de artikoloj po denaskaj lingvanoj, se konsideri ĉiujn vikipediajn branĉojn de pli ol 100 000 artikoloj (post la volapuklingva eldono, kiu je granda parto ekestis per helpo de komputilaj robotoj, kaj la eŭsklingva eldono, kies lingvanoj kulture kaj eldone estas aparte engaĝitaj), kaj havis la 10-an pozicion se konsideri ĉiun ajn vikipedian branĉon.[1]

Por komparo: La Vikipedio en Esperanto, kies lingvanoj kompare al la suma nombro certe je simila grado eldone engaĝitas kiel la eŭskoj aŭ estonoj, cetere ĝis aŭtuno 2012 havis la lokon tuj post la estona vikipedio, ĉar vikipedio kalkulas suman kvanton de 2 000 000 esperantlingvanoj: la esperantlingva eldono sekve estis en la kvara pozicio en rilato de artikoloj po denaskaj lingvanoj, se konsideri ĉiujn vikipediajn branĉojn de pli ol 100 000 artikoloj, kaj havas la 11-an pozicion se konsideri ĉiun ajn vikipedian branĉon.

La 22-an de julio 2024 la estonlingva Vikipedio sume enhavas 246 206 artikolojn.

la ĉefpaĝo en januaro 2012, kun supre nigra rubando proteste pri la usona leĝpropono SOPA

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti