Eŭsklingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la eŭska lingvo

Eŭsklingva Vikipedio estas la eŭsklingva versio de Vikipedio. La 7-an de novembro 2003 ĉefpaĝo estis kreita, kvankam la unua komenco estis la 6-a de decembro 2001[1]. La 15-an de marto 2007 la limo de 17.000 artikoloj estis superita, atinginte la 42-an rangon de ĉiuj eldonoj laŭ la nombro de artikoloj.

Eŭsklingva Vikipedio
Retadreso eu.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo eŭska
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 6-a de decembro 2024
Artikolnombro 448 428
Profundeco 14
Paĝoj 971 167
Redaktoj 9 971 941
Uzantoj 167 856
Aktivaj uzantoj 761
Administrantoj 12
Dosieroj 0
vdr

La 25-an de januaro 2008 Eŭsklingva Vikipedio gajnis premion Argia sariak, atribuitan de revuo Argia. La 6-an de aprilo 2008, Eŭsklingva Vikipedio superis la limon de 25.000 artikoloj; la 19-an de februaro 2009, de 35.000 artikoloj; la 15-an de julio 2009, de 40.000 artikoloj kaj la 13-an de oktobro 2009 de 45.000 artikoloj. La 30-an de decembro 2009 oni atingis 50.000 artikolojn. La 12-an de aprilo 2010 la limo de 55.000 artikoloj estis trapasita.

La 9-an de junio 2010 televida kateno ETB3 elsendis raporton pri Eŭsklingva Vikipedio[2]. La 8-an de novembro 2010 la limo de 60.000 artikoloj estis trapasita. La 6-an de decembro 2024 ĝi enhavas 448 428 artikolojn.

Statistikoj

redakti
Nombro da
artikoloj
Dato Artikolo Uzanto
1 6-a de decembro 2001 Lurra Drpolilla
1.000 30-a de aprilo 2004
5.000 28-a de januaro 2006
10.000 28-a de majo 2006
20.000 10-a de septembro 2007
25.000 6-a de aprilo 2008 Euskal Herriak Bere Eskola Theklan
30.000 12-a de septembro 2008 Sexu Theklan
40.000 15-a de januaro 2009 Eden Project Euskalduna
45.000 13-a de oktobro 2009 Xinmin Hiria Zariquiegui
50.000 30-a de decembro 2009 ‎Errinozero Theklan
60.000 8-a de novembro 2010 Posta kode Theklan
70.000 18-a de aprilo 2011 Écurat TheklanBot
80.000 22-a de aprilo 2011 Kolonbiako geografia Xirkan
90.000 1-a de majo 2011 Isabel Farnesio Xabitxu
100.000 22-a de majo 2011 Euskararen debekua Kunlaboro de uzantoj de Eŭsklingva Vikipedio

Tagoj kun plej multaj redaktoj

redakti

Evoluo de Vikipedio

redakti
 

Nova diskutejo

redakti

Fine de julio 2009 estis organizita voĉdonado por aŭ kontraŭ propono dissplitigi diskutejon. Propono estis akceptita per kvar voĉoj "por" kaj tri voĉoj "kontraŭ".

Tiel, Diskutejo estis dissplitigita en kvar partojn albisteak, politikak, eskariak kaj laguntza.

Portaloj

redakti

En oktobro 2009 uzantoj de Eŭsklingva Vikipedio kreis kvin portalojn:

Geografio

redakti

Lingvo

redakti

Historio

redakti

Nova Ĉefpaĝo en 2010

redakti

La 18-an de marto 2010 estis enkondukita nova ĉefpaĝo.

Emblemoj

redakti

Krom la ĉefa emblemo, la eŭsklingva vikipedio uzas malsamajn emblemojn por Euskal Astea aŭ aliaj specialaj okazoj:

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti