Estonta Eduko estas Esperanta traduko de la franclingva libro Transformons l'école de Adolphe Ferrière. Tradukis H. Danniel. La tradukon en 1929 aperigis Universala Esperanto-Asocio; ĝi ampleksas 72 paĝojn.

Recenzoj redakti

 
 Estas detale pritraktata la nova, puraera lernejo, kie mem la infano serĉas la vojon de sia evoluo laŭ la preskaŭ nesentebla, prudenta direktado de la instruisto. 
— Ferenc Szilágyi. Literatura Mondo 1931, paĝo 126
 
 « La Konferenco pri senarmigo ». Kiom da homoj atendis savon de ĝi -

kiom da homoj male dubis pri ĝia kapableco, doni al la homaro la pacon. Kial dubas ili? Ĉar paco povas regi nur se estas en la homoj pacema spirito. Ĉu estas nun en la homoj pacema spirito? Male, sed la Aktiva Lernejo, permesante al sanaj estaĵoj konservi kaj kreskigi sian korpan kaj spiritan sanon, realigus, se ĝi estus ĝeneraligita, socian medion, en kiu milito kaj bruta perforto aŭtomate malaperus. Kia devas esti vera Aktiva Lernejo, kia devas esti moderna eduko, konforma al la korpaj kaj psikaj bezonoj de infano, kaj al la sociaj bezonoj de la homaro? La respondoj al tiuj demandoj estas priskribitaj kun tiom da precizeco kaj altspiriteco en « Estonta Eduko », verko de la mondfama pedagogo kaj sociologo D-ro Ad. Ferriere, ke pri tio ni ne insistos tie ĉi.

Homoj edukitaj laŭ tiuj principoj kaj metodoj sukcesus trovi solvon al la konfliktoj, lli eĉ evitus konfliktojn, starigante justecon por ĉiuj — ne sekan, juran justecon, sed justecon kiu certigus al ĉiu laboranto tion, kio estas necesa por vivi sane kaj por ĝui vivon, justecon konsistantan el amo kaj kiu elvokus amon, laŭ la plej alta senco de tiu ĉi vorto. Tiam ne necesus plu « Konferenco pri senarmigo », ĉar propramove la homoj ne tolerus plu militon, nek armigon. 
— Belga esperantisto n195 (apr-maj 1932)