Estonto (klubo Linco)

(Alidirektita el Estonto (klubo Linz))

La Esperantoverein Estonto (Esperantoklubo Estonto) estas Aŭstra Esperantoklubo en la urbo Linco (Linz).

la urba statuo pri Esperanto en 2007

Havante la celon de la disvastigo de Esperanto en Supra Aŭstrio, la klubo estis fondita en 1946 en Linco kaj ankoraŭ regule, semajne renkontiĝis en 2011. Al la klubaj ofertoj en kunvenejo proksime de la urba ĉefstacidomo aldoniĝas regulaj lingvokursoj de Esperanto kaj biblioteko de pli ol 1000 libroj.

El la historio de la klubo interalie menciindas la trifoja okazigo de la SAT-kongreso en la urbo, en 1955, 1983 kaj 1990, la inaŭguro de la strato "Zamenhofstraße" (Zamenhof-strato) proksime la aŭtostrato elveturejo "Linz-Vöest" de aŭtostrato A7 en 1958, kaj (pro intertempa detruo eĉ du-foja) inaŭguro de statuo pri Esperanto antaŭ la ĉefstacidomo en 1965 kaj 2006.

En 2018 la klubo malfondas pro manko de sufiĉaj, aktivaj membroj.

Eksteraj ligiloj redakti