Estopiñán del Castillo

Estopiñán del Castillo [estopiNJAN delkasTIljo] (Estopanyà en ribagorza kataluna)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Estopiñán del Castillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22589
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 116  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 0° 33′ O (mapo)41.99596050.5428503Koordinatoj: 42° 0′ N, 0° 33′ O (mapo) [+]
Alto 753 m [+]
Areo 88,713536 km² ( 887 1.3 536 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Estopiñán del Castillo (Provinco Ŭesko)
Estopiñán del Castillo (Provinco Ŭesko)
DEC
Estopiñán del Castillo
Estopiñán del Castillo
Situo de Estopiñán del Castillo
Estopiñán del Castillo (Hispanio)
Estopiñán del Castillo (Hispanio)
DEC
Estopiñán del Castillo
Estopiñán del Castillo
Situo de Estopiñán del Castillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Estopiñán del Castillo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Caserras del Castillo.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Ribagorza, sur la baseno de la rivero Guart, alfluanto de la rivero Noguera Ribagorzana. Ĝi limas norde kaj okcidente kun Benabarre kaj oriente kun Viacamp y Litera ene de la komarko. Oni parolas variaĵojn de la kataluna. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj:

  • Caserras del Castillo
  • Estopiñán (municipa ĉefurbo)
  • Saganta
  • Soriana

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Estopiñán del Castillo mem kiel sidejo de la municipo (780 msm)[2] estas je 110 km oriente de Huesca. Estopiñán del Castillo estas komunikata oriente kun la provinco Ilerdo, sed sen ŝosea konekto, kaj laŭ la ŝoseo N-230 kun Benabarre norde kaj kun la valo de la rivero Isábena oriente kaj kun Castillonroy sude.

Historio redakti

 
Ermitejo de Sankta Mikaelo.

Estopiñán estis konkerita el Ramón Berenguer la 1-a, grafo de Barcelono.[3]

Caserras aperis menciita en 1495.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Estopiñán del Castillo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 175 loĝantoj (2022).[4]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Restaĵoj de la kastelo de Caserras del Castillo.
  • Preĝejo de Sankta Savinto.
  • Ermitejoj de Caserras del Castillo.
  • Romanika preĝejo de Caserras del Castillo.
  • Preĝejo kaj ermitejo de Saganta.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. Ayuntamiento de Estopiñán del Castillo. «Breve historia». Arkivita el originalo la 4an de marto 2016. Konsultita la 2an de oktobro 2014.
  4. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti