Castillonroy [kastiljonROJ] (katalune "Castellonroi")[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Castillonroy
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22572
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 324  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 0° 31′ O (mapo)41.8850.51361111111112Koordinatoj: 41° 53′ N, 0° 31′ O (mapo) [+]
Alto 442 m [+]
Areo 37,578246 km² ( 375 7.8 246 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castillonroy (Provinco Ŭesko)
Castillonroy (Provinco Ŭesko)
DEC
Castillonroy
Castillonroy
Situo de Castillonroy
Castillonroy (Hispanio)
Castillonroy (Hispanio)
DEC
Castillonroy
Castillonroy
Situo de Castillonroy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castillonroy [+]
vdr

Castillonroy estas parto de la nomita "Aragona Strio", ĉar ĝi estas teritorio de katalunparolantoj de Aragono.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko La Litera, okcidente de la rivero Noguera Ribagorzana. La municipa teritorio limas norde kun Baldellou, kaj okcidente kaj sude kun Tamarite de Litera, kaj oriente kun la provinco Ilerdo. Aktuale, la municipo Castillonroy aŭ Castellonroi enhavas la jenajn kernojn: Castillonroy aŭ Castellonroi, Piñana kaj Santa Ana.

La loĝloko Castillonroy mem kiel sidejo de la municipo (985 msm)[2] estas je 102 km sudoriente de Huesca, inter la rojoj Solà kaj Lo Reguer. Ĝi estas komunikata laŭ la nacia ŝoseo N-230 nordokcidente kun Baélls kaj Alcampell, kaj sudoriente kun Ivars de Noguera jam en Katalunio.

Historio redakti

La loknomo sugestas, ke kastelo atestis pri la defenda graveco de la loko. Tiukadre estas tri kasteloj en la municipa blazono.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Castillonroy kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 328 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktarboj, cerealoj) kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj kaproj) al malfermo al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Preĝejo.
  • Romanika ermitejo.
  • Naturaj lokoj, ekzemple akvorezervejo Sankta Ana.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Castillonroy en la hispana Vikipedio.