Baélls [baELS] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Baélls
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22569
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 91  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 0° 28′ O (mapo)41.9540390.45890800000001Koordinatoj: 41° 57′ N, 0° 28′ O (mapo) [+]
Alto 610 m [+]
Areo 39,824246 km² ( 398 2.4 246 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Baélls (Provinco Ŭesko)
Baélls (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Baélls
Baélls (Hispanio)
Baélls (Hispanio)
DEC
Situo de Baélls

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baélls [+]
vdr

Baélls estas parto de la nomita "Aragona Strio", ĉar ĝi estas teritorio de katalunparolantoj de Aragono.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko La Litera, okcidente de la rivero Noguera Ribagorzana. La municipa teritorio limas kun Benabarre norde, kun Estopiñán nordoriente, kun Camporrells oriente, kun Castillonroy sudoriente, kun Albelda sude, kun Alcampell sudokcidente kaj kun Peralta de Calasanz okcidente. Aktuale, la municipo Baélls enhavas la jenajn loĝlokojn: Baélls (municipa ĉefurbo), Nachá kaj Zurita.

La loĝloko Baélls mem kiel sidejo de la municipo (610 msm)[1] estas je 109 km sudoriente de Huesca, borde de la rojo Regué. Ĝi estas komunikata laŭ la nacia ŝoseo N-230 kun Benabarre norde, kaj kun Castillonroy sude.

Historio

redakti
 
Palaco de Baélls.

En 1610, Baells havis nomon Bays, aperinta en la priskribo de Labaña tiuepoko. Gravis fortikita palaco, sur la centro mem de la urba kerno, ankoraŭ konservata, sed modifita.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Baélls kie oni malaltiĝis el 727 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 90 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo

redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktarboj, cerealoj), ĉasado kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj kaproj) al malfermo al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • Baroka preĝejo de la 17-a jarcento, kun interna dekoracio kaj trietaĝa sonorilturo el brikoj.
  • Ermitejo de Sankta Toribio de Liébana de la 18-a jarcento.
  • Preĝejo de Sankta Nikolao, en Nachá, romanika de la 12-a jarcento.
  • Preĝejo de Sankta Petro, en Zurita, baroka, de 17-a kaj 18-a jarcentoj.
  • Ermitejo de Sankta Urbano, en Zurita, de la 18-a jarcento.
  • Monaĥejo de Jesuo de la Fruktoĝardeno de Gecemanio, en Zurita, nomita ankaŭ Konvento aŭ Quinta de Getsemaní (ruina).
  • Palaco de Desvalls en Baells.
  • Urbodomo de la 16-a kaj 20-a jarcentoj.
  • Restaĵoj de la kastelo de Zurita.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio

redakti
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Baélls en la hispana Vikipedio.