Albelda [alBELda] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Albelda
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22558
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 702  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 0° 28′ O (mapo)41.8666666666670.46194444444444Koordinatoj: 41° 52′ N, 0° 28′ O (mapo) [+]
Alto 361 m [+]
Areo 51,915654 km² ( 519 1.5 654 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albelda (Provinco Ŭesko)
Albelda (Provinco Ŭesko)
DEC
Albelda
Albelda
Situo de Albelda
Albelda (Hispanio)
Albelda (Hispanio)
DEC
Albelda
Albelda
Situo de Albelda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albelda [+]
vdr

Albelda estas parto de la nomita "Aragona Strio", ĉar ĝi estas teritorio de katalunparolantoj de Aragono.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko La Litera, okcidente de la rivero Noguera Ribagorzana. La municipa teritorio limas norde kun Alcampell, okcidente kun Tamarite de Litera, kaj oriente kun Castillonroy en la komarko kaj kun la provinco Ilerdo.

La loĝloko Albelda mem kiel sidejo de la municipo (361 msm)[1] estas je 92 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas trairata de la Kanalo de Aragono kaj Katalunio kaj komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-140 apude okcidente kun Tamarite de Litera, kaj sudoriente kun Alfarrás jam en Katalunio.

Historio redakti

Estis restaĵoj de loĝado en epoko de iberoj kaj de araboj, kiel la loknomo mem "Albelda", kiu devenas de la araba al-balda (البلدة), kiu signifas "la urbeton". Ĝi estis loko de senjorlando de la Grafoj de Urgell (13-a kaj 14-a jarcentoj) kaj poste de familioj Peralta. Ĝi estis urbo ekde kiam Filipo la 4-a, en 1629, havigis tiun kondiĉon. Estis nobelaj familioj kiel Miravete, Cudós, Sangenís, Chicot, Torres…

Komence de la 20-a jarcento la konstruado de la Kanalo de Aragono kaj Katalunio ŝanĝis la pejzaĝon kaj ties akvo dividas ekde tiam la teritorion en du zonoj: nome de pluvkultivoj, en kiu menciindas la ermitejo de Sankta Sebastiano (16-a kaj 17-a jarcentoj) kaj “Voltes”, konstruaĵoj de popola arkitekturo; kaj la zono de irigacio en kiu menciindas la ermitejo de Sankta Roĥo (17-a kaj 18-a jarcentoj) kaj jarcenta junipero.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Albelda kie oni malaltiĝis el 1 133 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 694 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktarboj, cerealoj) kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj kaproj) al malfermo al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Preĝejo de Sankta Vincento.
  • Malnova kerno kun portikaraj stratoj, ĉefa placo kaj blazondomoj.
  • Ermitejoj
  • Naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Albelda en la hispana Vikipedio.