Etila grupo

(Alidirektita el Etilo)

En ĥemio, etila grupoetilo estas alkilo derivita de etano (C2H6).

Etila grupo (malhele blua) kiel parto de molekulo: supre: etilaj radikaloj kaj etanolo; sube: bromo-etano, etila acetato, kaj etila metila etero.

C2H6C2H5° + H° (etanoetilo + 1 atomo de hidrogeno)

La ° de C2H5° signifas, ke estas radikalo, kies la nomo estas "etilo".

Ĝi havas la formulon CH3–CH2– kaj estas tre ofte mallongigita Et. "Etil-" estas uzata en la IUTAK-nomenklaturo de organika kemio pri saturita du-karbona fragmento en molekulo, dum la prefikso "et-" estas uzata por indiki la ĉeeston de du karbonaj atomoj en la molekulo.

Etil-kombinaĵoj redakti

La plej vaste praktikata ekzemplo de reago permesanta la kreadon de etil-kombinaĵoj estas tiu de benzeno kun etileno por produkti etilbenzenon, prekursoron de stireno, kiu estas prekursoro de polistireno. En 1999 estis produktitaj ĉirkaŭ 24,7 milionoj da tunoj[1].

 +   

Multaj etil-enhavaj komponaĵoj estas generitaj de elektrofilio (emo al elektronoj), t.e. traktado de nukleofiliaj jonoj kun fontoj de Et + . Trietiloksonia tetrafluoroborato [Et 3 O] BF 4 estas tia reakciilo. Pri fortaj bonaj nukleofiliaĵoj estas uzataj malpli elektrofiliaj rekciiloj, kiel etilaj halogenidoj.

Etimologio redakti

La nomo de la grupo (ethyl en angla lingvo) devenas de Etero, la unuenaskita greka elementa dio de la aero (kaj el tiu tempo la ĝenerala termino por iu tre volatila komponaĵo) kaj hȳlē, aludante al "aĵoj". La nomo etyl ("etilo" en esperanta lingvo) estis stampita en 1835 de la sveda kemiisto Jöns Jacob Berzelius.

Referencoj redakti

  1. Vincent A. Welch, Kevin J. Fallon, Heinz-Peter Gelbke "Ethylbenzene" Ullmann’s Encyclopedia of Industrial Chemistry, Wiley-VCH, Weinheim, 2005. COI:10.1002/14356007.a10_035.pub2 (angle)

Vidi ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ethyl group en la angla Vikipedio.