Eucalyptus lehmannii

Eucalyptus lehmannii estas eŭkalipto en la familio mirtacoj, endemia en sudokcidento de Okcidenta Aŭstralio. Ĝi estas malgranda arbo kun ovale disvastiĝanta formo kaj densa foliaro, kiu kelkfoje atingas la teron. Ĝi estas vaste kultivata en Aŭstralio kaj Usono pro sia ornama formo kaj ornamaj floroj, burĝonoj kaj fruktoj. Estis ia konfuzo pri ĝia klasifiko pro ĝia kapablo hibridiĝi.

Eucalyptus lehmannii.jpg
Eucalyptus lehmannii
floraj burĝonoj
floro
frukto

Priskribo

redakti

Eucalyptus lehmannii estas kelkfoje multtrunka mali-habito kun glata ŝelo, kiu estas blanke griza al grizbruna kaj oranĝbruna kaj kiu defalas en strioj. La tigoj de junaj plantoj estas komence triangulaj en sekco kun folioj, kiuj estas alternaj, oblongaj al elipsaj aŭ lancformaj, 5 cm longaj kaj 1 cm larĝaj, brile verdaj sur la supra surfaco kaj malbrile blue verdaj sube. Pli malnovaj tigoj estas glataj kaj rondaj kun alternaj folioj. La plenkreskitaj folioj havas petiolon 0,1-1,5 cm longajn kaj klingo-elipse ĝis ovoforma, ĉirkaŭ 4,5-9,5 cm longa kaj 0,7-2,8 cm larĝa kaj sur ambaŭ surfacoj brile hela al mezverda. La oleoglandoj en la folioj simile al ĉiuj eŭkaliptoj estas obskuraj aŭ disaj. La infloresko aperas en la akso de la folioj, havas platan tigon de 4-11 cm, kiu kurbiĝas malsupren dum la floroj malfermiĝas. Eble estas 11-19 aŭ pli burĝonoj en ĉiu infloresko, kun iliaj bazoj kunigitaj. Kiam la burĝono malfermiĝas, ĝi longas ĉirkaŭ 3,3-6,5 cm, inkluzive la ĉapon (strikte operkulo) kaj 0,5-1,0 cm larĝa ĉe la bazo de la ĉapo. La stamenoj estas vertikalaj kaj verdflavaj.

Taksonomio kaj nomumo

redakti

La specio estis origine nomata en 1844 de Schauer en Plantae Preissianae kiel Symphyomyrtus lehmannii. En 1867, George Bentham en Flora Australiensis klasifikis ĝin en la genron Eŭkalipto kiel Eucalyptus lehmannii nomata post Johann Georg Christian Lehmann, kiu estis profesoro pri botaniko kaj Direktoro de Botanika Ĝardeno en Hamburgo kaj redaktoro de Plantae Preissianae. Ekzistas iu konfuzo inter la specioj E. lehmannii kaj E. conferruminata – kelkaj aŭtoroj metas tiun ĉi arbon al E. conferruminata. Eucalyptus lehmannii apartenas en genro Eucalyptus al subgenro Symphyomyrtus, sekcio Bisectae, subsekcio Hadrotes, pro ĝiaj krudaj dusekciaj kotiledonoj, vertikalaj stamenoj kaj pli grandaj, dikrandaj fruktoj. La subsekcio Hadrotes enhavas dek speciojn, el kiuj ok ne havas oleajn glandojn en la branĉeta medolo. Kune ĉi tiuj ok specioj formas seriojn Lehmannianae, grupon kiu havas fruktojn kun elmetitaj valvoj, kiuj havas kunfanditajn pintojn eĉ post perdo de la semoj, trajto ankaŭ dividita kun la malproksima rilata Eucalyptus cornuta. El la ok specioj de la serio Lehmannianae, kvar specioj (Eucalyptus lehmannii, E. conferruminata, E. mcquoidii kaj E. arborella) havas burĝonojn en ĉiu aksa areto, kunfanditaj baze.

Distribuo kaj habitato

redakti

Ĝi kreskas sudaj marbordaj kaj submarbordaj regionoj de oriento de Albany al Israela Golfeto, inkluzive de la Stirling-Montaro. Ĝi aperas en la Esperance-Ebenaĵoj, Jarrah-Arbaro, Mali-habitato kaj Warren-habitato de Okcidenta Aŭstralio kreskantaj sur sablaj teroj, super granitokvarcito, ofte kun gruzo sur ŝtonaj montetoj kaj marbordaj dunoj.

Ekologio

redakti

Eucalyptus lehmannii, kiel aliaj specioj de genro, inkluzive de Eucalyptus cladocalyx, Eucalyptus globulus kaj Eucalyptus grandis estis priskribitaj kiel invadaj specioj en suda Afriko.

Eucalyptus lehmannii estas utila ornamaĵo en Aŭstralio kiel malgranda protektilo, individua specimeno aŭ kiel arbareto. Ĝi ankaŭ kreskis en aliaj landoj, inkluzive de Eŭropo kaj Sudafriko. En Usono ĝi estas priskribita kiel "utila protektilo aŭ alloga korta arbo por areoj ĝis nordaj kiel golfo de San-Francisko".