Eufrosina Ionescu

Rumana esperantisto

Eufrosina IONESCU (naskiĝis 1910 - mortis la 4-an de marto 1977 en Bukaresto) estis rumana filologino, esperantistiĝinta en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj aktive laboranta por la movado en la rumana ĉefurbo.

Ŝi kune kun sia edzo fariĝis viktimo de terura tertremo, kiu trafis Rumanion.