Eugene W. Chafin

usona politikisto

Eugene Wilder CHAFIN estis usona politikisto. Lia partio estis la Prohibition Party, laŭvorte tradukebla al Malpermesa Partio, laŭsence pli bone al Kontraŭalkohola Partio. En 1908 li kunkonkuris pri la usona prezidanta elekto, sed li malvenkis: la prezidanto de Usono fine iĝis William Howard Taft. En 1912 li duafoje kandidatis, sed denove malvenkis: la prezidanto de Usono tiam iĝis Woodrow Wilson.

Eugene W. Chafin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1852 (1852-11-01)
en East Troy
Morto 30-an de novembro 1920 (1920-11-30) (68-jaraĝa)
en Long Beach
Tombo Prairie Home Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Prohibition Party vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr