Eulàlia Rosell i Capdevila

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Eulàlia ROSELL i CAPDEVILA (1879-1953). Aktivulino en la Esperanto-grupo de Vilanova i la Geltrú kaj prezidantino de la grupo “Cívica femenina (Cristianisme i catalanisme)”. Kun sia fratino Teresa instruis en privata akademio kaj multe helpis al Joan Amades en la kompilado de la datumoj por lia ĉefverko Costumari Català. Aŭtoro de la devizo de Kataluna Esperantista Federacio “Maro estas gutaro”. Tradukinto de la dramo Portreto verkita originale en Esperanto de Nadina Kolovrat, kiu fariĝis la unua kataluna traduko de esperanta verko (1910). Premiita en la Internaciaj Floraj Ludoj. Puŝita en mizeron kun sia fratino pro la reprezalioj de la faŝistaj regantoj post la fino de la enlanda milito (1936-1939), ŝi mortis en azilon por malriĉuloj.

Eulàlia Rosell i Capdevila
Persona informo
Naskonomo Eulàlia Rosell i Capdevila
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1879 (1879-08-31)
en Vilanova i la Geltrú
Morto 4-an de februaro 1953 (1953-02-04) (73-jaraĝa)
en Vilanova i la Geltrú
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Teresa Rosell i Capdevila
Okupo
Okupo esperantistotradukisto • instruisto de la kataluna lingvo
vdr

Fontoj redakti