Nadina Kolovrat

ĉeĥa esperantisto

Nadina KOLOVRAT estis ĉeĥa[1] pionira esperantistino el la komenco de la 20-a jarcento, kiam aperadis ŝiaj artikoloj en la esperanta gazetaro kaj ankaŭ kelkaj ŝiaj publikaĵoj. Enciklopedio de Esperanto forgesis ŝin, tial oni scias pri ŝi nenion pli detalan. Konserviĝis nur portreto en Juna Esperantisto, julio 1907.

Nadina Kolovrat
Persona informo
Naskiĝo 19-a jarcento
en Parizo
Morto 20-a jarcento
en Munkeno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Familio
Patro Joseph Huppmann
Edz(in)o Leopold Filip Kolowrat-Krakowsky
Infanoj Alexander Kolowrat • Bertha Henriette Katharina Nadine Kolowrat-Krakowská • Jindřich Kolowrat-Krakowský • Bedřich Kolowrat-Krakowský
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Verkoj redakti

  • Misteroj de amo (du unuaktaj originale verkitaj dramoj kun antaŭa klarigo pri Esperanto, Paris: Hachette, 1909. - 53 p., ilustr.) [Kataluna traduko de Portreto fare de Eulàlia Rosell i Capdevila estis eldonita en Barcelono en 1910[2]]
  • Teorio pri evolucio de kono (Paris; Jaslo: Le Monde Esperantiste; Esperantista Voĉo, 1909. - 30 p.)
  • Teoriea evolutiei cunostintelor (Din Esperanto de G. N. Ghinescu. - Bucuresti: Biblioteca "Revistei Ideei", 1909. - 31 p., ilustr.)

Recenzo pri Teorio pri evolucio de kono redakti

 
 Tiu en 1909 aperinta verko estas nun [1927] vendata de la nomita eldonejo [Jaslo]. La interesa kaj bonstila verketo pritraktas la socialan rolon de religio kaj de plastikaj artoj. la socialan rolon de la scienco kaj la socialan rolon de la industrio. 
— H. Sirk. Aŭstria Esperantisto n036 (okt 1927)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti