Eulach estas rivero en la distrikto Vinterturo en la oriento de la Kantono Zuriko en Svilando. La koordinatoj de ĝia fonto estas 47° 28′ N 8° 51′ O / 47.467 °N, 8.850 °O / 47.467; 8.850 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ N 8° 51′ O / 47.467 °N, 8.850 °O / 47.467; 8.850 (mapo).

Eulach
Rivero Eulachen Elgg
rivero
Bazaj informoj
Longeco 16 km
Akvokolekta areo 70 km²
Averaĝa trafluo 0,76 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 800 m
Enfluejo Töss
- Alteco ĉ. 430 m
Geografio
Alfluantoj diversaj riveretoj
Rivero en Eŭropo
vdr

La fluvojo de Eulach redakti

Ĝia fonto troviĝas en la komunumo Hofstetten ZH norde de la Kastelruino Schauenberg je proksimume 800 m super la marnivelo. La rivero fluas tra la urbeto Elgg kaj poste tra la municipo Schottikon kaj Räterschen en Elsaŭ kaj finfine alfluas la riveron Töss en Vinterturo.

Urba rivero de Vinterturo redakti

La rivero Eulach estas la ĉefa akvofluo en la urbo Vinterturo, kiun oni ankaŭ nomas fojfoje la Eulach-Urbon. La Eulach-Halo (multfunkcia halo por sporto kaj eventoj) kaj la loka radio-stacio Radio Eulach portas la nomon de la rivero.

Inundrisko redakti

Ĉar granda parto de la akvokolekta regiono de la rivero troviĝas en la urbo Vinterturo, kies planko estas vaste sigelita, okaze de fortaj pluvegoj ekzistas inundrisko por la urbo Vinterturo, kio povus kaŭzi grandajn damaĝojn. La urbo Vinterturo pro tio nun konstruas grandajn retenbasenojn, kiuj povas kapti la akvon en tia kazo.

Eksteraj ligiloj redakti