Eŭropo > Eŭropa Unio > Eurodicautom < Tradukado kaj Interpretado


Eurodicautom estis terminologia datenbanko de Eŭropa Komisiono. Komence ĝi estiĝis kiel komputila traduk-servo por kvar oficialaj lingvoj de la Eŭropa Komunumo (nederlanda, franca, germana, itala), en 1973 aliĝis ankaŭ la dana kaj la angla, en 1981 la greka, en 1986 la portugala kaj la hispana, en 1995 la finna kaj la sveda. Plie ĝi enhavis ankaŭ la latinan.

Origine ĝi servis nur por tradukistoj, sed poste komencis servi ankaŭ por aliaj laborantoj. Ĝin uzis tradukistoj, interpretistoj kaj lingvistoj en la tuta mondo. Ĉiutage ĝi respondis 120 000 demandojn kaj enhavis 5,5 milionojn da terminoj.

Eurodicautom kovris multajn fakojn, sed precipe tiujn, kiuj rilatas la politikon de EU (agrikulturo, telekomunikado, trafiko, juro, financoj k.s.).

La terminoj estis aranĝitaj en 48 temo-kampoj. Termino enhavis ankaŭ difinon, sinonimojn, klarigojn kaj referencojn pri inform-fontoj.

Ĉiu uzanto povis elekti la eliran kaj celan lingvojn.

IKEF ricevis la rajton elpreni 5000 ekonomiajn nociojn en la 11 lingvoj por formi el tiuj la Esperantajn terminojn. Sed IKEF neniel ricevis la promeson, ke EU aldonos Esperanton. Tamen estus bona kaj interesa laboro fari la tradukon Esperanten kaj oferti al EU tiun tradukon. En la traduka laboro necesus uzi la saman manieron kiel en Eurodicautom mem, kun sama formato ktp, por ke EU povus facile, se ili decidus iam por tio, enigi la Esperantan version en Eurodicautom.

En 2007 Eurodicautom integriĝis kune kun la datenbazoj TIS, Euterpe, Euroterms kaj CDCTERM de aliaj organoj de la Eŭropa Unio en IATE (Interaga terminologio por Eŭropo), kiu ankaŭ kovru la oficialajn lingvojn de la nove aliĝintaj ŝtato-membjoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti