Euvelgunne estas vilaĝeto en la municipo Groningen en la provinco Groningen en Nederlando. La plej granda parto de la vilaĝeto malaperis dum la konstruo de la samnoma industria tereno kiu situas oriente de la urbo Groningen.

Euvelgunne
vilaĝeto
farmdomo Euvelgunnerheem (antaŭdomo 1907, barako 18-a jarcento)
Oficiala nomo: Euvelgunne
Ŝtato Nederlando Nederlando
Situo Euvelgunne
 - koordinatoj 53° 12′ 26″ N 06° 36′ 44″ O / 53.20722 °N, 6.61222 °O / 53.20722; 6.61222 (mapo)
Areo 2,71 km² (271 ha)
Loĝantaro 80 (2008)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Vikimedia Komunejo: Euvelgunne

Euvelgunne ekestis laŭlonge la rivero Hunze. Post kiam la Hunze ekde Roodehaan pro la konstruo de la kanalo Winschoterdiep estis ligita kun la urbo Groningen tiu parto de la Hunze grandparte sekiĝis. La fluo tamen ankoraŭ estas bone videbla pro la meandra formo de la vojo Euvelgunnerweg. Tiu nun formas naturan interrompon de la rektangula stratpatroneo de la industria tereno.

Apud Euvelgunne dum la mezepoko situis la ŝtondomo Gronenburg. La urbo konsideris la ŝtondomon kiel minaco kaj tial detruis ĝin. La restaĵoj de la ŝtondomo estis dum la 1960-aj jaroj forigitaj.