Eva Benická
Eva Benická (naskiĝis la 4-an de septembro 1921 en Budapeŝto; Ŝi estis instruistino kaj verkistino. Ŝi ricevis bronzan (1981) kaj arĝentan (1987) insignojn de Slovakia Esperanto-Asocio. Ŝi multe kontribuis en E-periodaĵoj kaj hungaraj gazetoj. Esperantistino ekde 1977, kiam ŝi vizitadis E-kurson gvidata de Lorenco Bodenlos . Aŭtorino de la lernolibro por infanoj Esperanto Esperante kaj dramigis la fabelon pri Neĝulino kaj sep nanoj . Ŝi gvidis E-kursojn en CSEMADOK , fervojista klubo kaj en bazlernejoj en Košice kaj etuloj dum SELKO . Ŝia patro dum la 1-a mondmilito estis kaptita en Vladivostok (Rusio) , kie Julio Baghy instruis Esperanton.
Eva Benická | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1921 (102-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Slovakio Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Fonto
redaktiJán Vajs: 100 gravaj personoj (de slovaka E-movado), II-a eldono, por LEK eldonis Espero 2009.